Bugio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Moderna bugio-koncerto

Bugio[1] (angle: Boogie-woogie [BUgi WUgi]) estas stilo de bluso ludita ĉefa per piano, kiu naskiĝis komence de la 20-a jarcento en Usono. Ĝi originis de la tiel nomata Barrelhouse Piano (trinkeja piano), simpla stilo, kiam Blus-muzikistoj transprenis la stilon de la gitaro al la piano.

La harmonio esence similas al la Blus-skemo. Teknike kontrastas la ludmanieroj de la manoj: La maldekstra ludas rulantan bason, ofte ripetatan; la dekstra la blusajn melodiojn, ofte ornamitajn per tremoloj. La rapideco kompare al la Bluso estas multe pli alta kaj postulas enormajn teknikajn kapablojn.

Kun la almigro de nigruloj al la nordo de Usono ankaŭ la muziko venis kun ili. Precipe en Chicago bugio dum la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento furoris, plej multe ĉe piano-solistoj. Malofte oni ludis grupe.

Multe diskonatiĝis bugio per tiel nomataj "dom-lupago-festoj". La domluanto aĉetis kelkajn botelojn da drinakĵoj, mendis pianludiston, kaj per la gajno financis la lupagon de sia loĝejo.

Fine de la 1920-aj jaroj la bugi-stilo evoluis kaj pianistoj kiel Clearence "Pinetop" Smith, Jimmy Yancey, Pete Johnson, Albert Ammons kaj Meade Lux Lewis kaŭzis, ke la muziko dum la 30-aj kaj 40-aj jaroj estiĝis la plej populara muzikstilo en Usono.

Ek de 1975 Axel Zwingenberger en Germanio repopularigis la stilon bugio. Nuntempe Axel Zwingenberger (Hamburgo), Vince Weber (Hamburgo), Frank Muschalle (Leer/Orientfrislando), Silvan Zingg (Manno/Tiĉino), kaj Martin Pyrker (Vieno) apartenas al la plej elstaraj kaj internacie konataj bugi-pianistoj en Eŭropo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]