Buĥoraj judoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bukaraj judoj

Bukaraj judoj vivis en la iama sovetaj respublikoj Uzbekistano, Taĝikistano, Kirgizistano, parte ankaŭ en Rusio, Kazaĥstano, Turkmenistano kaj Afganistano (sola en 2005). Post disfalo de la Sovetunio, multaj el ili migris al Israelo kaj al Usono. Ili parolas la judeo-taĝikanbukoran lingvon, persan dialekton, kiu estas skribita per hebreaj literoj.

Nomumo

Ĉar plimulto de la Centra-Aziaj judoj vivis en la 16-a jarcento en Emirato de Bukaro, veturantaj eŭropanoj nomumis ilin al „bukaraj“. Tiu nomumo restis ankoraŭ por la elmigrintaj judoj.

Historio

Post la babilona kaptiteco, kelkaj judoj elmigris al Persio kaj poste al Centra Azio, kie ili vivis dum jarcentoj en paco kun la hejma loĝantaro. Fine de la 19-a jarcento, la teritorion (Uzbekistanon) okupis Rusio, pro kio la aŝkenazaj judoj migris el okcidenta Rusio al Centra Azio. Post disfalo de la Sovetunio apenaŭ restis judoj en la areo, multaj elmigris al Usono, Israelo.