Bukareŝto
| Bukareŝto | |||
| rumane: București | |||
| Ĉefurbo | |||
|
Vido al urbocentro
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: București | |||
| Kromnomoj: Parizo de Oriento, Malgranda Parizo | |||
| Lando | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Ĉefurbo Bukareŝto | ||
| Sektoroj |
6
|
||
| Historia regiono | Valaĥio | ||
| Konata loko | Parko Herăstrău | ||
| Rivero | Dâmbovița | ||
| Situo | Bukareŝto | ||
| - koordinatoj | 44°25′57″N 26°06′14″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 44.4325 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">44.4325°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Plej alta punkto | |||
| - alteco | 90 m s. m. | ||
| Plej malalta punkto | |||
| - alteco | 60 m s. m. | ||
| Areo | 238,0 km² (23 800 ha) | ||
| - de aglomeraĵo | 285,0 km² (28 500 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 944 367 (01.01.2009) | ||
| - de aglomeraĵo | 2 000 000 | ||
| - de metropolo | 3 090 880 | ||
| Denseco | 8 169,61 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1459 | ||
| Urbestro | Sorin Oprescu (sendependa) | ||
| Horzono | OET (UTC+2) | ||
| - somera tempo | OEST (UTC+3) | ||
| Poŝtkodo | 0xxxxx | ||
| Tel. antaŭkodo | +40 x1 | ||
| Aŭtokodoj | B | ||
|
Situo de la urbo enkadre de Rumanio
|
|||
| Retpaĝo: www.pmb.ro | |||
Bukareŝto (rumane București [bukuREŜTJ] [buku'reʃtʲ]) estas la ĉefurbo de Rumanio.
Kun 1 921 753 loĝantoj laŭ la censo de 2002 kaj kun areo de 228 km² ĝi estas la plej granda urbo de la lando, kaj ĝia industria kaj komerca centro. Kun siaj antaŭurboj ĝi havas 2,3 – 2,4 milionojn da loĝantoj.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Bukareŝto situas je 26,1° de orienta longitudo kaj 44,4° de norda latitudo. Ĝia tempo estas du horojn antaŭ UTC, somere tri. Ĝi situas en 50-kilometra distanco de la rivero Danubo, trafluas ĝin la rivero Dâmbovița [dımboVIca] [ˈdɨmbovit͡sa]. Ĝi estas ĉirkaŭata de distrikto Ilfov.
Historio[redakti]
Laŭ duba legendo paŝtisto Bucur fondis la urbon. La unua dokumenta mencio de Bukareŝto okazis en la jaro 1459. En 1465 princo Radu cel Frumos havis tie rezidejon. En 1559 kortego kaj impona preĝejo konstruiĝis. En 1659 Gheorge Ghica igis ĝin ĉefurbo (de Valaĥio). En 1661 la unua pavimita strato konstruiĝis, en 1694 altlernejo fondiĝis. Nur en 1861 ĝi iĝis ĉefurbo de Rumanio, formita el la unuiĝo de Valaĥio kaj Moldavio. En 1812 pakto okazis inter turkoj kaj rusoj. En 1847 pro incendio unu triono de la urbo cindriĝis. En 1869 stacidomo, en 1872 tramo, en 1912 flughaveno ekfunkciis. En 1916 la germanoj okupis la urbon. Dum la 2-a mondmilito fronto ne estis en la ĉefurbo. En 1977 tertremo okazis, La unua Radio Libera Eŭropo helpis en komunikado de la travivantoj. En 1989 revolucio okazis kun pafadoj.
Klimato[redakti]
Bukareŝto havas kontinentan klimaton. Jare pluvas po 595mm (en ĉiuj monatoj pluvas, vintre foje neĝas). La temperaturo estas somere 23 °C, vintre proksimume ĉe frostopunkto.
Vidindaĵoj[redakti]
- Katedralo de Sankta Jozefo (Bukareŝto)
- Katedralo de Sankta Bazilo (Bukareŝto)
- preĝejoj Stavropoleos, Bucur, Colțea kaj Crețulescu
- palacoj Lens Vernescu, Cantacuzène kaj Suțu
- nacia teatro
- triumfa arko
- parlamentejo
- nacia muzeo
Ĝemelurboj[redakti]
Tirano, Albanio
Rio de Janeiro, Brazilo
São Paulo, Brazilo
Atlanta, Usono
Sofio, Bulgario
Montrealo, Kanado
Pekino, Ĉinio
Nikozio, Kipro
Ateno, Grekio
Amano, Jordanio
Budapeŝto, Hungario
Chișinău, Moldavio
Lagoso, Niĝerio
Manilo, Filipinoj
Moskvo, Rusio
Istanbulo, Turkio
Ankaro, Turkio
Londono, Britio
Most, Ĉeĥio
Famaj urbanoj[redakti]
Bukareŝto estas la naskiĝurbo de Sigismundo Pragano, Jonescu-Capatana kaj Petro Firu.
Eksteraj ligiloj[redakti]
|
||||||