Bukavu

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bukavu estas metropolo, provinca ĉefurbo, universitata urbo kaj ĉefdiocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Loko de Bukavu en la lando

Bazaj informoj

Mapo, kie Bukavu estas trovebla en la orienta parto

Geografio

Bukavu situas sur altebenaĵo laŭ lago Kivuo en la orienta sekcio de la lando. Goma situas 101, Kisangani 528, Mbuji-Mayi 710, Lubumbashi 1030, Kinŝaso 1519, Boma 1793 km.

Historio

Bukavu estas parto de antikva reĝlando Bushi, kiun interrompis komence araboj, poste eŭropanoj en la 19-a jarcento. Tiam la loknomo estis "Rusozi". Bukavu estis establita en 1901 fare de la belgaj koloniaj aŭtoritatoj originale nomita CostermansvilleCostermansstad ĝis 1954. Ĝi havis elstaran eŭropan populacion sub la kolonia erao. Post la hombuĉado en Ruando, multe da rifuĝintoj alvenis. En 1996 jam en Demokratia Respubliko Kongo okazis ribelo kaj tendaroj de la rifuĝintoj estis atakitaj. En 2004 proksimume 16 000 virinoj estis seksperfortitaj sur ununura semajno fare de soldatoj.

Katedralo de Bukavu

Ekonomio

En Bukavu la plej granda fabriko "Pharmakina", kiu produktas gravajn medikamentojn. Ankaŭ la bieroproduktado estas menciinda.

Trafiko

Bukavu havas flughavenon kaj boatoj trafikas sur la lago. Ĉefvojoj kuras al Goma, Ruando, Mbuji-Mayi kaj Lubumbashi.

Klimato

Bukavu situas en subtropika klimato. La temperaturo varias inter 19 kaj 22 °C. Jare pluvas po 1420 mm. La pluvo kulminas en marto kaj novembro, malkulminas en julio.

Vidindaĵoj

Diagramo pri liverado, kie Bukavu estas en la orienta parto

Fontoj