Bulea algebro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

En abstrakta algebro, Bulea algebro estas algebra strukturo (kolekto de eroj kaj operacioj sur ilin obeanta difinitajn aksiomojn) kiuj enkaptas esencajn propraĵojn de ambaŭ aroperacioj, logikaj operacioj. Ĝi aparte rilatas al la aroperacioj, komunaĵo, kunaĵo, komplemento; kaj la logikaj operacioj logika kajo, logika aŭo, logika neo, logika malinkluziva aŭo.

Bulea algebro estas tiel nomata honore al la matematikisto George Boole, kiu unue aplikis ĝin.

Difino de simboloj[redakti | redakti fonton]

Bulea algebro estas sesopo (A, ∧, ∨, ¬, 0, 1) konsistanta el aro A, du dulokaj operacioj ∧ (nomata "komunaĵo" aŭ "kajo"), ∨ (nomata "kunaĵo" aŭ "aŭo"), unu unuloka operacio ¬ (nomata "komplemento" aŭ "neo") kaj du elementoj 0 kaj 1 (nomataj "malsupro" kaj "supro"), tielmaniere, ke por ĉiuj elementoj a, b kaj c de A, validas la sekvantaj aksiomoj:[1]

a ∨ (bc) = (ab) ∨ c a ∧ (bc) = (ab) ∧ c asocieco
ab = ba ab = ba komuteco
a ∨ 0 = a a ∧ 1 = a idento
a ∨ (bc) = (ab) ∧ (ac)   a ∧ (bc) = (ab) ∨ (ac)   distribueco
a ∨ ¬a = 1 a ∧ ¬a = 0 komplemento
.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Davey, Priestley, 1990, pp. 109, 131, 144