Bulera albatroso

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Bulera albatroso
Bulera albatroso
Bulera albatroso
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Procelarioformaj Procelariiformes
Familio: Diomedeedoj Diomedeidae
Genro: Thalassarche
Thalassarche bulleri
(Rothschild, 1893)
Konserva statuso
Status iucn3.1 NT eo.svg
Konserva statuso: Preskaŭ minacata
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg
Thalassarche bulleri in flight 1 - SE Tasmania.jpg
Thalassarche bulleri in flight 2 - SE Tasmania.jpg

La Bulera albatrosoBulera talasarko, Thalassarche bulleri, estas malgranda talasarko de la familio de albatrosoj. Ili reproduktiĝas sur insuloj ĉirkaŭ Novzelando, kaj manĝas en maroj ĉe Aŭstralio kaj Suda Pacifiko.

Taksonomio[redakti | redakti fonton]

Talasarkoj estas tipo de albatrosoj kiuj apartenas al la familio de Diomedeedoj kaj al la ordo de Procelarioformaj, kun pufinoj, fulmaroj, ŝtormopetreloj, kaj merĝopetreloj. Ili kunhavas iajn identigajn karakterojn. Unue, ili havas nazajn trapasejojn kiuj ligiĝas al la supra beko nome narikornoj[1], kvankam la naztruoj ĉe albatrosoj estas en la flankoj de la beko. La bekoj de Procelarioformaj estas unikaj ankaŭ en tio ke ili disiĝas en inter 7 kaj 9 kornecaj platoj. Fine, ili produktas stomakoleon faritan el vaksoesteroj kaj trigliceridoj kiu estas stokita en la proventrikulo. Tio estas uzata kontraŭ predantoj sane kiel energiriĉa manĝofonto kaj por idoj kaj por plenkreskuloj dum ties longaj flugoj.[2]

Ili havas ankaŭ salglandon situanta super la naza trapasejo kiu helpas sensaligi ties korpojn, pro la alta kvanto de oceana akvo kiun ili englutas. Ĝi elpelas altan salan solvaĵon el sia nazo.[3]

En 1998, Robertson kaj Nunn disigis tiun specion en du, nome Thalassarche (bulleri) bulleri, kaj Thalassarche (bulleri) platei, kvankam majoritato de fakuloj kiaj ITIS,[4] James Clements,[5] BirdLife International,[6] aŭ Michael Brooke[7] ankoraŭ ne akceptis tiun disigon.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La nomo Thalassarche derivas el la grekaj vortoj thalassa” kaj “archearĥe, kiuj signifas respektive maro kaj ĉefo aŭ “plej grava”, do plej gravaj en la maro. La porspecia nomo aludas al la novzelanda ornitologo Walter Buller.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Bulera albatroso

La Bulera albatroso averaĝe estas 79 cm longa. Ĝi havas arĝent-grizan frunton, grizajn kapon kaj gorĝon. Ĝi havas nigran makulon ĉirkaŭokule kun blanka duonlunforma areo malantaŭ kaj sub la okulo. Ties dorso, supraflugiloj kaj vosto estas malhelgrizaj, kaj ties pugo kaj subaj partoj estas blankaj. Ties subflugiloj estas blankaj kun nigra pinto, kun larĝa klare markita malhela strio ĉe la antaŭa bordo. Ties beko estas granda kaj nigra kun flavo en la supra makzelo, kaj la pinto. La junuloj havas pli malhelajn kapon kaj brunan bekon.[6]

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Bulera albatroso estas kolonia, kaj nestumas ĝenerale sur klifoj, deklivoj, marbordaj terasoj, herbejoj kaj herbokovritaj montetoj.[8] Birdoj en la insuloj Snares nestumas ankaŭ sub arboj interne.[6] La nesto estas amaso de grundo, herbo kaj radikoj kaj estas konstruita en depresioj de la reprodukta areo. Reproduktado ekas en decembro. La ovodemeto okazas en la Snares fine de januaro (ĉirkaŭ la 21a-23a de januaro). La kovado daŭras ĉirkaŭ 60 tagoj, kaj ambaŭ gepatroj kunhavas la respondecon. La averaĝa kovovica ŝanĝo okazas ĉiun 10an tagon proksimume. Post eloviĝo la ido postulas 170 antaŭ elnestiĝo. Tiu specio reproduktiĝas ĉiujare.[6]

Manĝo[redakti | redakti fonton]

La Bulera albatroso manĝas kalmarojn, fiŝojn, tunikulojn, polpojn, kaj krustulojn.[6][9][10]

Teritorio kaj habitato[redakti | redakti fonton]

Reprodukta Populacio kaj Tendencoj[6]
Loko Populacio Dato Tendenco
Insuloj Snares 8,877 paroj 1999 Pliiĝanta
Insuloj Solander 4,912 paroj 1999 Pliiĝanta
Forty-Fours 16,000 paroj 1998
Rangitatahi 2,130 paroj 1998
Roko Rosemary 20 paroj 1998
Totalo 64,000 1999 Stabila

La Bulera albatroso estas endemia de Novzelando. Ili reproduktiĝas en Insuloj Snares, Insulo Solander, Ĉathamoj (Granda kaj Malgranda Fratino kaj Forty-Fours), kaj Insuloj Tri Reĝoj (Roko Rosemary). Plenkreskuloj manĝas inter 40°S kaj 50°S el Tasmanio al Chatham Rise.[11][12][13][14][15] Junuloj kaj plenkreskuloj nereproduktantaj disiĝas tra Suda Pacifiko kaj nombroj manĝas ĉiujare ĉe la Humboldta Marfluo ĉe Ĉilio kaj Peruo.[6][12][16][17]

Konservado[redakti | redakti fonton]

Ĝi esti iam klasita kiel Vundebla specio fare de la IUCN.[18] Sed novaj studoj montris, ke ĝi ne estas tiom rara kiom oni supozis. Sekve ĝi estis subenlistita al statuso de Preskaŭ Minacata en 2008.[19] Ĝi havas loĝan teritorion de 16,100,000 km² kaj reproduktan teritorion nur de 4 km². Laŭ ĉirkaŭkalkulo de 1999, estas 64,000 birdoj kaj el ili 31,939 reproduktuloj. Tio distribuiĝas jene: 8,877 paroj en Insuloj Snares, 4,912 paroj en Insulo Solander,[15][20] 16,000 paroj en Forty-Fours, 2,130 paroj en Granda kaj Malgranda Fratinoj, 20 paroj en Roko Rosemary en la grupo de la Tri Reĝoj.[21]

La populacio de Insuloj Snares pliiĝantis, sed laste ne tiom multe kiom en la 1970-aj jaroj,[15][20] dum la populacio de Insulo Solander kiu estis stabila el 1986 al 1995 montris pliiĝon de ĉirkaŭ 18%.[15] Surviva indico de plenkreskuloj en Insuloj Snares pliiĝantis al 95.5%[22] kaj reprodukta sukcesindico estis 70.8%,[23] dum en Granda kaj Malgranda Fratinoj, plenkreskula survivindico estas de 93.5% kaj la reprodukta sukcesindico estas inter 57-60%.[21]

La Bulera albatroso estas la plej komuna aldona kaptado pro multhokadaj fiŝkaptejoj el Novzelando,[24][25] kaj, eĉ kvankam ret-sondilaj kabloj estis malpermesitaj en 1992, kalmaraj trenretoj ankoraŭ kaptas ilin.[17] Fine, la Vekaralo Gallirallus australis estis enmetita en Granda Fratino kaj povas predi kaj ovojn kaj idojn.[17]

Plej insuloj estas laŭleĝe protektitaj, escepte ĉe la kolonioj de la Ĉathamoj kiuj estas en privatposeda tero.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Sibley D. A. (2001)
  2. Double, M. C. (2003)
  3. Ehrlich, Paul R. (1988)
  4. ITIS
  5. Clements, J. (2007)
  6. 6,0 6,1 6,2 6,3 6,4 6,5 6,6 BirdLife International (2008)(a)
  7. Brooke, M. (2004)
  8. Marchant, S. & Higgins, P. J. (1990)
  9. James, J. D. & Stahl, J. C. (2000)
  10. West, J. A. & Imber, M. G. (1986)
  11. Stahl, J. C. & Sagar, P. M. (2000)(a)
  12. 12,0 12,1 Stahl, J. C. & Sagar, P. M. (2000)(b)
  13. Stahl, J. C., et al. (1998)
  14. BirdLife International (2004)
  15. 15,0 15,1 15,2 15,3 Sagar, P. M. & Stahl, J. C. (2005)
  16. Spear, L. B., et al. (2003)
  17. 17,0 17,1 17,2 Taylor, G. A. (2000)
  18. Lee, James (06a Okt 2008)
  19. BirdLife International   (2012).   Thalassarche bulleri.   Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj.   Versio 2012.1.   Internacia Unio por la Konservo de Naturo.   Elŝutita 16a Julio 2012.
  20. 20,0 20,1 Sagar, P. M., et al. (1999)
  21. 21,0 21,1 Croxall, J. P. & Gales, R. (1998)
  22. Sagar, P. M., et al. (2000)
  23. Sagar, P. M., et al. (2002)
  24. Bartle, J. A. (1990)
  25. Murray, T. E., et al. (1993)

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  • Bartle, J. A. (1990). "Sexual segregation of foraging zones in procellariform birds: implications of accidental capture on commercial fishery longlines of Grey Petrels (Procellaria cinerea)". Notornis (37): 146–149.
  • BirdLife International (2004). Threatened birds of the world 2004 (CD-ROM). Cambridge, U.K.: BirdLife International.
  • BirdLife International (2008(a)). "Bartlett's Tinamou - BirdLife Species Factsheet". Data Zone. Retrieved 18 Feb 2009.
  • Brooke, M. (2004). "Procellariidae". Albatrosses And Petrels Across The World. Oxford, UK: Oxford University Press. ISBN 0-19-850125-0
  • Clements, James (2007). The Clements Checklist of the Birds of the World (6 ed.). Ithaca, NY: Cornell University Press. ISBN 978-0-8014-4501-9.
  • Croxall, J. P.; Gales, R. (1998). "Assessment of the conservation status of albatrosses". In Robertson, G.; Gales, R. Albatross biology and conservation. Chipping Norton, Australia: Surrey Beatty & Sons
  • Double, M. C. (2003). "Procellariiformes (Tubenosed Seabirds)". In Hutchins, Michael; Jackson, Jerome A.; Bock, Walter J. et al. Grzimek's Animal Life Encyclopedia. 8. Birds I Tinamous and Ratites to Hoatzins. Joseph E. Trumpey, Chief Scientific Illustrator (2 ed.). Farmington Hills, MI: Gale Group. pp. 107–111. ISBN 0-7876-5784-0.
  • Ehrlich, Paul R.; Dobkin, David, S.; Wheye, Darryl (1988). The Birders Handbook (First ed.). New York, NY: Simon & Schuster. pp. 29–31. ISBN 0-671-65989-8.
  • ITIS (2007). "ITIS Standard Report Page: Thalassarche bulleri". Integrated Taxonomic Information System. Retrieved 19 Feb 2009.
  • James, J. D.; Stahl, J. C. (2000). "Diet of southern Buller's albatross (Diomedea bulleri bulleri) and the importance of fishery discards during chick-rearing". New Zealand Journal of Marine and Freshwater Research (34): 435–454.
  • Lee, James (06 Oct 2008). "Table 7: Species changing IUCN Red List Status" (pdf). IUCN RedList. BirdLife International. Retrieved 18 Feb 2009.[dead link]
  • Marchant, S.; Higgins, P. J. Handbook of Australian, New Zealand and Antarctic birds, 1: ratites to ducks. Melbourne, Australia: Oxford University Press. ISBN 978-0-19-553068-1
  • Murray, T. E.; Bartle, J. A.; Kalish, S. R.; Taylor, P. R. (1993). "Incidental capture of seabirds by Japenese southern bluefin tuna longline vessels in New Zealand waters, 1988-1992". Bird Conservationalist International (3): 181–210.
  • Sagar, P. M.; Molloy, J.; Weimerskirch, H.; Warham, J. (2000). "Temporal and age-related changes in survival rates of southern Buller's albatrosses (Thalassarche bulleri bulleri) at the Snares, New Zealand, 1948 to 1997". Auk (117): 699–708.
  • Sagar, P. M.; Stahl, J. C. (2005). "Increases in numbers of breeding pairs in two populations of Buller's Albatross (Thalassarche bulleri bulleri)". Emu (105): 49–55.
  • Sagar, P. M.; Stahl, J. C.; Molloy, J. (2002). "The influence of experience, pair bond duration, and partner change on breeding frequency and success in southern Buller's mollymawk (Thalassarche bulleri bulleri)". Notornis (49): 145–152.
  • Sagar, P. M.; Stahl, J. C.; Molloy, J.; Taylor, G. A.; Tennyson, A. J. D. (1999). "Population size and trends within the two populations of Southern Buller's Albatross Diomedea bulleri bulleri". Biological Conservation (89): 11–19.
  • Spear, L. B.; Ainley, D. G.; Webb, S. W. (2003). "Distribution, abundance and behaviour of Buller's, Chatham Island and Salvin's Albatrosses off Chile and Peru". Ibis (145): 253–269.
  • Stahl, J. C.; Bartle, J. A.; Cheshire, N. G.; Petyt, C.; Sagar, P. M. (1998). "Distribution and movements of Buller's albatross (Diomedea bulleri) in Australasian seas". Journal of the Royal Society of New Zealand (25): 109–137.
  • Stahl, J. C.; Sagar, P. M. (2000). "Foraging strategies and migration of southern Buller's albatross Diomedea b. bulleri breeding on the Solander Island, New Zealand". Journal of the Royal Society of New Zealand (30): 319–334.
  • Stahl, J. C.; Sagar, P. M. (2000). "Foraging strategies of southern Buller's albatrosses Diomedea b.bulleri breeding on The Snares, New Zealand". Journal of the Royal Society of New Zealand (30): 299–318.
  • Taylor, G. A. (2000). "Action plan for seabird conservation in New Zealand. Wellington: Department of Conservation". Threatened Species Occasional Publication (16).
  • West, J. A.; Imber, M. J. (1986). "Some foods of Buller's mollymawk Diomedea bulleri". New Zealand Journal of Zoology (13): 169–174.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj