Bulford Kiwi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Bulford Kiwi super la Kampadejo Sling el poŝtkarto, ĉ. 1918, Bulford, Anglio.

Sling CampKampadejo Sling Koordinatoj: 51° 11′ 38.84″ N 1° 42′ 54.20″ U / 51.1941222 °N, 1.7150556 °U / 51.1941222; -1.7150556 (mapo) estis kampadejo de la Unua Mondmilito okupita de novzelandaj militistoj ĉe la urbo Bulford de Salisbury Plain en Wiltshire, Anglio. Post la fino de la milito la kampadejanoj ne akceptis plusuferi disciplinon kaj insurekciis. Kelkaj el la supozeblaj kulpuloj estis senditaj reen al Novzelando (paradokse) dum restintoj ricevis ordonon gravuri bildon de enorma kivio ĉe la argilo de la monteto ĉe la kampadejo. La de tiam nomata Bulford KiwiBulforda kivio estas ankoraŭ tie. La argila blanko grunda kontrastas kun la ĉirkaŭa vegataĵaro.

Grando

  • La kviva korpo estas 6,100 m².
  • El la kivia piedo al la dorsopinto estas 130 m.
  • La kivia beko estas 46 m longa.
  • La literoj "N.Z." estas 20 m longaj.

Poste

Post la milito la entrepreno Kiwi (ciraĵo) dungis laboristojn por pluhavi la kivion, kiel propagando, kvankam ili asertis, ke temas pri omaĝo al la novzelandaj trupoj. Dum la Dua Mondmilito la bildo estis kovrita de vegetala miksaĵo por eviti helpon al germanaj aviadistoj. Poste skoltoj restaŭrigis la bildon. Poste la brita armeo zorgis pri ĝi.

Eksteraj ligiloj