Bulgara Esperantisto (revuo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bulgara Esperantisto,
septembro 1984

Bulgara Esperantisto estas la organo de Bulgara Esperantista Asocio (BEA), fondita en 1919; formato 24,5 x 16 centimetroj.

Ĝin redaktis Asen Grigorov kaj Z. Zahariev. En 1933 redaktis Simeon St. Ĥesapĉiev.

En 1984 aperis la 54-a jarkolekto. Nuntempe "Bulgara Esperantisto" aperas 3-monate en 20-paĝaj kajeroj. Redaktoro estas s-ro Georgi Mihalkov. Adreso por korespondado: ĉe BEA - P.K. 66, 1000 Sofio, Bulgario

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]