Bulgara Esperanto-Teatro

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bulgara Esperanto-Teatro estis teatra grupo da elstaraj bulgaraj aktoroj fondita sub la aŭspicio de BEA en 1958. Ĝi internacie prezentis esperantlingvajn teatraxjojn dum 23 Universalaj Kongresoj de 1959 ĝis 1997, en pluraj Internaciaj Junularaj kongresoj de TEJO kaj IFEF-kongresoj. BET partoprenis unuan fojon en nacia kongreso de BEA en 1958, en UK en 1959 kaj en IJK en 1964

De 1970 ĝis 1983 la grupo surscenigis teatraĵojn sub la gvidado de Kiril Draĵev. Dum kelkaj jaroj Anani Anev kaj Belka Beleva prezentis sub nomo AABB. En 1989 grupo da aktoroj el Teatro de la Junularo en Sofio formis la novan konsiston de BET. BET prezentiĝis per siaj spektakloj antaŭ miloj da spektantoj en dekoj da landoj. BET festis sian duonjarcentan jubileon la 16an de oktobro 2008 en la salono de la Urba biblioteko en Sofio.

Ili diris pri BET

Citaĵo
 Entute neforgesebla evento en mia esperantista vivo! 
— Prof. Gaston Waringhien, 1963
Citaĵo
 La Bulgara Esperanto-Teatro estas fiero ne nur por ni, parolantoj de Esperanto... Per sia agado BET bonege prezentis la bulgaran teatran arton antaŭ internacia publiko. 
— Prof. Humphrey Tonkin, 1971
Citaĵo
 La internacia publiko el 58 landoj apenaŭ povis reteni siajn larmojn... profunde emociita de la majstra arto de la bulgaroj... La prezento estis proklamita mondpremiero. 
— SM, 1985
Citaĵo
 Ĉiuvidpunkte perfekta prezento, scenografio, aktorado, reĝisorado, prononcado. 
— Aldo de' Giorgi, 1987
Citaĵo
 Nova perlo aldoniĝis al la koliero de via repertuaro. 
— Carlo Minnaja, 1992

Aktoroj

Partoprenis en BET :

Spektakloj

Jaro Titolo Aŭtoro Tradukinto Prezentita en
1959 Ĉasantoj de oficoj Ivan Vazov
1960 Komedio de eraroj Ŝekspiro
1964 Edziĝpropono Anton Pavloviĉ Ĉeĥov
1966 Urso Anton Pavloviĉ Ĉeĥov
Dio absolvu Elin Pelin
1968 Akridoj Stefan Lazarov Kostov (Стефан Лазаров Костов)
1970 Virina regno' Anton Straŝimirov (Антон Страшимиров)
1971 Mandragora Machiavelli
Kara mensoganto G. Kilti
1974 La rozoj Aldo de Benedetti
La razisto de Sevilla Beaumarchais
1975 Servisto de du mastroj Carlo Goldoni
1976 Lernejo de virinoj Molière
1977 La ventmuelejo Elin Pelin
1978 Megero Anton Straŝimirov
1979 Amo laŭ Paul Geraldy
1982 La mortintoj de Spoon River Edgar Lee Masters Vilmos Benczik
La lasta magnetofonbendo de Krapp Samuel Beckett Vilmos Benczik
1983 Malnovmoda komedio Aleksej Arbuzov (Алексей Арбузов)
Epifanio Ŝekspiro
1984 La milionulo Jordan Jovkov
1985 Aŭgsburga kretocirklo laŭ Bertolt Brecht
Tri virinoj en la neĝo laŭ Erich Kästner
1987 La kaverno de Salamanca Cervantes UK '87
Pikniko sur batalkampo Fernando Arrabal UK '87
1988 Fabelo pri kalpakoj Panĉo Panĉev (Панчо Панчев)
1989 Lanĉo Emilija Lapenna
1990 Mi ne plu konas vin Aldo de Benedetti
1992 La gastejestrino Carlo Goldoni Carlo Minnaja
Kiel Teatrofako de LF-koop
1995 Triptiko Giorgio Silfer UK '96
1996 La vorta klaso Giorgio Silfer ILF '98
1997 Espere despere (tri unuaktaj dramoj)
Fabelo pri kolpakoj Panĉo Panĉev

Notoj kaj referencoj

  1. 1,0 1,1 1,2 Honora membro de BEA
  2. 2,0 2,1 Honora membro de UEA

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-esperanto