Bulgara aŭtovojo A3

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La bulgara stratreto

La bulgara aŭtovojo A3ekspresstrato Ĉerno More"Nigra Maro"-ekspresstrato (Bulgare: автомагистрала „Черно море“) estas aŭtovojo planita ligi la ĉefajn marbordajn urbojn Varna kaj Burgas, preterpasante la bulgaran bordon de la Nigra Maro. Ĝi estas parto de la tuteŭropa koridoro 8 kaj estos longa je 103 km, kiam ĝi estos finita. Je 2006, 10 km da la ekspresstrato estas kompletigitaj, de la Ponto Asparuhov Most proksime al Varna ĝis la vilaĝo de Priseltsi.

La aŭtovojo Ĉerno More estas atendita konsiderinde mallongigi la vojaĝon inter la du urboj, ĉar la trafiko estas hodiaŭ prokrastita per la koridoro de la Balkaj Montoj inter Nasebar kaj Obzor. Kiel parto de la bulgara aŭtovoja reto, la vojo estos ligota kun la aŭtovojo Hemus ĉe Varna kaj la aŭtovojo Trakija ĉe Burgas, ambaŭ irante al la ĉefurbo, Sofio.