Bulgara abio
|
|
||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Sendifekta kaj disfalita bulgar-pinaj strobiloj
|
||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||
|
||||||||||||
|
|
||||||||||||
| Abies borisii-regis Mattf. |
||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||
Bulgara abio ( Abies borisii-regis ) estas palearkta specio de abio indiĝena al la montaroj de Balkana duoninsulo. Ĝi troviĝas en Bulgarujo, norda Grekujo, Respubliko Makedonujo, Albanujo kaj Serbujo. Ĝi vegetas ĉe altitudoj de 800-1 800 m, sur montoj kun precipitaĵo de pli ol 1 000 mm [1][2][3][4][5]. La scienca nomo honoras Borison la 3-an, dum kies regado ĝi estis priskribita kiel novan specion en 1925. La nomo foje estas citita sen streketo ( Abies borisiiregis ), kvankam laŭ la preskriboj de la Internacia Kodo de Nomenklaturo por algoj, fungoj kaj plantoj ( artikolo 60.9 ) la streketo estas retenenda.
[redakti] Priskribo
Ĝi estas granda ĉiamverda konifero kiu altas ĝis 40-50 m ( escepte ĝis 60 m ) kun trunkodiametro ĝis 1,5 m. La folioj estas pinglo-similaj, platigitaj, 1,8-3,5 cm longaj kaj 2 mm larĝaj, 0,5 mm dikaj, brile mallume verdaj supre, kaj kun du blu-blankaj strioj de stomoj malsupre. La pinto de la folio estas varia, kutime akra, sed foje iomete entranĉita ĉe la pinto, precipe sur malrapid-kreskantaj ŝosoj sur pli maljunaj arboj. La strobiloj longas 10-21 cm kaj larĝas 4 cm, kun proksimume 150-200 da skvamoj, ĉiu skalo kun elstaranta brakteo kaj du-flugiligitaj semoj; ili disfalas kiam maturaj por liberigi la semojn [1][2][3][4][5]. Ĝi estas proksime parenca al ( kaj multrilate mez-forma inter ) blanka abio norde en centra Eŭropo, greka abio sude en suda Grekujo, kaj Nordman-abio oriente en norda Turkujo. Iuj botanikistoj traktas ĝin kiel naturan hibridon inter blanka kaj greka abio, dum aliaj traktas ĝin kiel varion de blanka abio ( Abies alba var. acutifolia ). Alia sinonimo estas Abies pardei [1][2][3][4][5].
[redakti] Vidu ankaŭ
[redakti] Referencoj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
- ↑ 1,0 1,1 1,2 Farjon, A. (1998). World Checklist and Bibliography of Conifers. Royal Botanic Gardens, Kew ISBN 1-900347-54-7.
- ↑ 2,0 2,1 2,2 Rushforth, K. (1987). Conifers. Helm ISBN 0-7470-2801-X.
- ↑ 3,0 3,1 3,2 Rushforth, K. (1999). Trees of Britain and Europe. Collins ISBN 0-00-220013-9.
- ↑ 4,0 4,1 4,2 Liu, T.-S. (1971). A Monograph of the Genus Abies. National Taiwan University.
- ↑ 5,0 5,1 5,2 Gymnosperm Database: Abies borisii-regis