Bulgaraj popoldancoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Laŭ d-ro St. Ĝuĝev, oni distingas du kategoriojn de bulgaraj popoldancoj.

Al la unua kategorio apartenas la t. n. rondodancoj, konsistantaj el konsiderinda grupo de dancantoj, kiuj tenas sin reciproke per la manoj kaj formas fermitan aŭ liberan ĉenon “rondon”. Tio okazas ĉe iu ajn ne nur festo, sed ankaŭ okazaĵo, drinkado, humora kunsido, ktp. Simile okazas ĉe aliaj balkanaj landoj, kiel Serbio, Bosnio, ktp.

Al la dua kategorio apartenas la dancoj, plenumataj de unuopaj aŭ duopaj dancantoj. La plej karaktera el tiuj dancoj de la dua kategorio estas nomata raĉenica. Oni dancas ĝin laŭ melodioj en takto 7/16 en tre rapida movo, atingante ofte ĝis 450 tempunuoj en daŭro de unu minuto. La dancanto faras graciajn duonpaŝojn sur la plandpintoj, klinas la kapon, svingas la brakojn, skuas la kapon, ofte kaŭriĝante kaj stariĝante kaj la ĉeestantoj substrekas la ritmon de la muziko, plaŭdante per manoj. La raĉenica donas al la dancantaj paroj okazon de konkurado kaj vetdancado, plej ofte inter junulino kaj junulo.

Kutime tiuj dancoj realiĝas sub kanto kaj muziko de popolaj instrumentoj, kiel sakflutojsakfajfiloj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Elin Pelin, Elektitaj rakontoj, Bulgara Esperantista Kooperativo, Sofio, 1948. paĝoj 91-92.