Bulgara levo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Bulgaria levo)
Bulgara levo
valuto
Ŝtato: Bulgario
Subdivido:
Kodo laŭ ISO 4217: BGN
Mallongigo:
vdr
Malantaŭa flanko de la monbileto de unu "nova" bulgara levo el la jaro 1999

La bulgara levo (bulgare: лев [lev] = leono) estas la valuto de Bulgario.

Centono de levo nomiĝas стотинка [stotinka], de сто = cent. La nomo levo venas de la bulgara nacia besto, la leono, kiu estis stampita sur la unua moneroj.

Ĝis 1999 validis la (nun tiel nomata) malnova levo (kodo laŭ ISO 4217: BGL). La 5-an de julio 1999 ĝin anstataŭis nova levo (BGN), kies kurzo al la eŭro estas ŝtate garantiita laŭ tiu de la eksa germana marko (1 eŭro = 1,95583 levoj). Cirkulas moneroj de 1, 2, 5, 10, 20 kaj 50 centonoj kaj de 1 levo, kaj biletoj de 1, 2, 5, 10, 20, 50 kaj 100 levoj.

Bulgario celas al enkonduko de la komuna eŭropa valuto eŭro, kvankam la momento laŭ la stato de 2015 ankoraŭ ne precize fiksiĝis.

Ankaŭ la nomo de la najbarlanda rumana valuto, leŭo, deriviĝas de la vorto por leono.

Monbiletoj[redakti | redakti fonton]

La monbiletoj montras jenajn portretojn:

  • 1 levo: sanktulo Ivan Rilski
  • 2 levoj: patrulo Paisij Ĥilendarski, bulgara historiografo
  • 5 levoj: Ivan Milev, pentristo
  • 10 levoj: Petr Beron, enciklopediisto
  • 20 levoj: Stefan Stambolov, politikisto
  • 50 levoj: Penĉo Slavejkov, poeto kaj verkisto
  • 100 levoj: Aleko Konstantinov, verkisto

Historie[redakti | redakti fonton]

En 1948 la valoro de unu levo povas esti ĉirkaŭkalkulata jene: ĵurnalo kostis 5 levojn, 1 kg da pano 25 levojn, 1 kg da terpomoj el 20 al 40 levojn, 1 l da lakto el 70 al 80, 1 paro da ŝuoj 2,200, poŝtkarto 3; taga salajro estis el 250 al 500 levoj.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Elin Pelin, Elektitaj rakontoj, Bulgara Esperantista Kooperativo, Sofio, 1948. paĝoj 93.


Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]