Bulgario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bulgara Respubliko
Република България
Republika Balgarija

Flago de Bulgario

Blazono de Bulgario

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Mila Rodino
Situo
landounueca ŝtatosuverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Sofio
Oficiala(j) lingvo(j) bulgara
Uzata(j) lingvo(j) bulgara signolingvo, bulgara lingvo, turka lingvo, cigana lingvo
Plej ofta(j) religio(j) 85 % ortodoksaj kristanoj, 15 % islamo
Areo 110,910 km²
- % de akvo 0,3 %
Loĝantaro 7.220.000 (2008) (1-a de januaro 2019)
Loĝdenso 68,9 loĝ./km²
Loĝantoj bulgaroj (83,9%), turkoj, ciganoj
Horzono +2

UTC+3 (somere)

Interreta domajno bg
Landokodo BG
Telefona kodo 359
Plej alta punkto Musala
Plej malalta punkto Nigra Maro
Politiko
Politika sistemo Evoluanta demokratio
Ŝtatestro Rosen Plevneliev
Ĉefministro Bojko Borisov
Sendependiĝo disde Otomana Imperio 1908
Ekonomio
Valuto levo (BGN)
MEP laŭ 2008
– suma $92,894 mlrd
– pokapa $ 12.252
Esperanto-movado
Landa E-asocio Bulgara Esperanto-Asocio
vdr

Bulgario (aŭ Bulgarujo, bulgare България [balGArija]; oficiale Република България [rɛˈpublikɐ bɤ̞lˈɡarijɐ]) estas lando en la Balkana duoninsulo. En la nordo ĝia limo estas Danubo (norde de la rivero situas Rumanio), en la oriento — la Nigra maro, en la sudo — surtera limo kun Grekio kaj Turkio, en la okcidento — Serbio kaj la eksa jugoslavia respubliko Makedonio.

Ĝeneralaj informoj

  • Monunuo: 1 bulgara levo egalas al 100 stotinkoj. Dum la venontaj jaroj la lando transprenos la eŭropan valuton eŭro, kaj la nacie produktitaj bulgaraj eŭro-moneroj jam estas pretaj.
  • Eksporto: maŝinindustriaj produktaĵoj, nutraĵoj, vino, tabako, tekstilproduktaĵoj.
  • Pokapa MEP: 1.330 $.
  • Organizoj: UNO (1955), Eŭropa Unio (2007-01-01), NATO.
  • Heredaĵo: Bojana preĝejo ĉe Sofio, trakaj kurganoj de Kazanlak kaj Svetĉar, Madara Horseman, malnova urbo-insulo Nesebar, Pirina nacia parko, Rila-monaĥejo, Srebarna rezervejo, Baĉkova (Petricona) monaĥejo.
Sofio


Historio

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Historio de Bulgario.

Prahistorio kaj antikva tempo

Ora ritono, unu el la eroj de la traka Panagyurishte trezoro, kiu datiĝas el la kvara al tria jarcentoj A.K

Prahistoriaj kulturoj en la bulgaraj landoj inkluzivas la Neolitikan Hamangian kulturon kaj Vinča-kulturon (6-a al 3-aj jarmiloj antaŭ komuna erao), la ĥalkolitikan Varnan kulturon (5a jarmilo a.k.e.; vidu ankaŭ Varna Tombejo), kaj la Bronzepokan Ezeran kulturon.

La spacon nun okupitan de nuna Bulgario okupis la trakoj. Post la 3-a Makedonia milito, Trakio falis sub la rego de la Romia Imperio. Trakio (latine Thracia) restis provinco de Romio ĝis ties disfalo. Poste, Trakio falis sub la rego de la Bizanca Imperio.

Bizancio perdis plejparton de Trakio al regno de Bulgario en la 9-a jarcento, regajnis ĝin in 972, kaj reperdis ĝin en la 12-a jarcento.

La regionon la Osmanida Imperio konkeris en la 14-a jarcento, kaj ĝin regis dum kvin jarcentoj.

Moderna historio

Bulgario fariĝis sendependa de Osmanida imperio en 1908. En la Unua kaj la Dua mondmilitoj ĝi aliancis kun Germanio. Sovetaj milittrupoj eniris en la okupitan Bulgarion en 1944, sekve falis la monarĥio kaj establiĝis popola respubliko kun komunisma orientiĝo. Unuaj demokratiaj elektoj okazis en 1987. En 1991 estis adoptita nova konstitucio. La unuan nekomunistan registaron formis Filip Dimitrov.

Administra divido

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo provincoj de Bulgario.
De 1997 Bulgario dividitas laŭ 28 oblastoj (provincoj), kiuj estas:
1 Blagoevgrad
2 Burgas
3 Dobriĉ
4 Gabrovo
5 Ĥaskovo
6 Jambol
7 Kardĵali
8 Kjustendil
9 Loveĉ
10 Montana
11 Pazardĵik
12 Pernik
13 Pleven
14 Plovdiv
15 Razgrad
16 Ruse
17 Silistra
18 Sliven
19 Smoljan
20 Sofio (Urbo)
21 Sofia provinco
22 Stara Zagora
23 Ŝumen
24 Targoviŝte
25 Varna
26 Veliko Tarnovo
27 Vidin
28 Vraca

Ekonomio

Bulgario estas industria kaj agrikultura lando. Ĝis komenco de la financa krizo ĝia ekonomio kreskis, ricevante grandajn eksterlandajn investojn kaj spertante konstruadan bumon.

Malgraŭ ke Bulgario ne havas multe da propra nafto kaj gaso, ĝi sukcesis iĝi grava produktanto kaj distribuanto de energio en la regiono. Atomcentralo en Kozloduj estas la plej potenca generanto de elektra energio en la lando; ekzistas plano pri konstruado de la nova atomcentralo en Belene.

Bulgario estas inter la plej gravaj produktantoj de kelkaj agrikulturaj produktoj, i. a. ŝafa lakto, sunfloraj semoj, tabako ka.

Grava branĉo de ekonomio estas turismo, kun grandaj sablaj paĝoj ĉe la Nigra maro kaj popularaj vintraj kurortoj en la montaro. 4,7 milionoj turistoj vizitis la landon en 2008[1]. Ekzistas prognozoj pri kresko de tiu kvanto ĝis 20 milionoj jare.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj


Referencoj

  1. Oficialaj statistikaj datumoj

Eŭropa Unio