Bulle FR
- La mallongigo FR en Bulle FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bulle. |
Bulle | |
---|---|
Blazono de Bulle | |
Kastelo de Bulle | |
komunumo en Svislando • urbo en Svislando | |
Kantono | Friburgo |
Distrikto | Grejerco |
Koordinatoj | 46° 37′ 3″ N 7° 3′ 29″ O / 46.61750 °N, 7.05806 °O (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 3″ N 7° 3′ 29″ O / 46.61750 °N, 7.05806 °O (mapo) |
Areo | 23,87 km² |
Alteco | 771 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 1630 |
Komunumkodo | 2125 |
Mapo de Bulle | |
Bulle estas komunumo kaj la ĉefurbo de la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 18947 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Geografio
Bulle situas en la Friburga Mezlando, sudokcidente de la Lago de Grejerco ĉe la bordo de la rivero Trême. Bulle estas la dua plej granda urbo de Kantono Friburgo kaj la ekononmia centro de la suda kantonparto. La komunumo konsistas el la urbo Bulle kun diversaj industri- kaj loĝkvartaloj, kaj la vilaĝo La Tour-de-Trême.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 23,87 km², de kiuj 31,3% estas kovritaj de arbaro, 46,2% servas por agrikulturo kaj 21,6% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj
La komunumo Bulle limas en nordo al Riaz, en nordnordoriento al Echarlens, en nordoriento al Morlon, en oriento al Broc, en sudoriento al Grejerco, en sudo al Le Pâquier, en sudokcidento denove al Grejerco, kaj en okcidento al Vuadens.
Trafiko
Tra Bulle pasas la kantona ĉefvojo n-ro 12 kaj la svisa aŭtovojo A12, kiu disponas pri alveturejo sur la urba teritorio. La urbocentron ĉirkaŭas la rapidvojo H189. La stacidomo de Bulle, kiu en la jaro 1992 estis novkonstruita, estas la plej grava publika trafiknodo de la distrikto Grejerco. Tra ĝi pasas la grava trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Berno al Laŭzano kaj krome aliaj regionaj trajnlinioj. De la stacidomo eliras diversaj regionaj buslinioj kaj la urbo disponas ankaŭ pri du lokaj enurbaj buslinioj.
Historio
La unua dokumenta mencio de Bulle datiĝas el la jaro 852 kiel Butulum. En la jaro 1395 grafo Rudolfo rekonis la merkaton de Bulle, kiu anstataŭis la merkanton de Grejerco. Inter la jaro 1231 kaj 1239 la laŭzana episkopo Bonifaz konstruis la defondomuron ĉirkaŭ Bulle, kiu sub la episkopa regado transformiĝis al urbo. En la jaro 1476 Bulle konkludis civitan kontrakton kun la urbo Friburgo. En la jaro 1537 el la protektantoj fariĝis regantoj, kaj Bulle fariĝis centro de friburga voktejo samnoma. En la 19-a jarcento Bulle estis la centro de la liberala opozicio kontraŭ la konservema registaro de Friburgo. En 1848 Bulle fariĝis la ĉefloko de la distrikto Grejerco. Kun efiko de la 1-a de januaro 2006 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo La Tour-de-Trême estis integrita al la komunumo Bulle. [3]
Vidu ankaŭ
- Aliaj lokoj kun la nomo Bulle
Notoj kaj referencoj
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Denis Buchs: Bulle (komunumo) en Historia Leksikono de Svislando (2004-08-31)
Eksteraj Ligiloj
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Bulle – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
-
Malnova urbocentro de Bulle
-
Urbomuro de Bulle
|