Bultenejo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Monochrome BBS, bultenejo ankoraŭ funkcianta en januaro 2010.

Bultenejo estas komputila sistemo kun programo, kiu ebligas al uzantoj per telefonlineo kaj speciala terminalo, aŭ interreto kaj Telnet-terminalo uzi difinitajn servojn, kiel el- kaj al-ŝutado de dokumentoj aŭ programoj, legado de mesaĝoj, interŝanĝado de spertoj ktp. Multaj bultenejoj krome ebligas ekspedi kaj ricevi retpoŝton.

Bultenejoj estis plej popularaj inter la jaroj 1970 kaj 1995 kaj estis plej ofte gvidataj de volontuloj, kiuj ne havis komercajn celojn. Pro tio, ke la uzanto devis telefoni al la bultenejo kaj pro la altaj internaciaj telefontarifoj, tiaj iniciatoj ĉefe havis lokan sukceson. Post la populariĝo de Interreto la uzo de bultenejoj rapide malplifortiĝis.

La unua bultenejo de la mondo ekfunkciis la 16-an de februaro 1978 en Ĉikago, Usono. La unua esperantlingva bultenejo estis tiu de la magazino MONATO, kiu ekestis la 15-an de januaro 1994.

En 1984 estis kreita FidoReto (FidoNet), nekomerca komputila reto kunliganta bultenejojn. Nur malmulte el la nunaj membroj de FidoReto havas bultenejojn.

Vidu ankaŭ