Bulteno - Aŭstria Fervojisto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Bulteno - Aŭstria Fervojisto
revuo

Lando  Aŭstrio
Posedanto AFEF
Redaktisto vidu tekste
Establodato 1956
Ĉesigita publikado 2009

vdr

BULTENO - Aŭstria Fervojisto estis la organo de la Aŭstria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF). La unua numero aperis en la jaro 1956. la unua redaktoro estis dipl. inĝ. Fritz TSCHOM, sekvis inĝ. Erich EICHINGER, inĝ. Walter HUBER, denove dipl. inĝ. Fritz TSCHOM, Karl VAVRA, Franz QUIETENSKY kaj ekde 1982, ĝis la lasta aperinta numero 2009, Leopold PATEK.