Bunia

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Bunia estas grandurbo, administra centro kaj diocezo en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Loko de Bunia en la lando

Bazaj informoj

Geografio

Bunia situas sur altebenaĵo en la nordorienta parto de la lando. Albertlago troviĝas 30, Ugando 40, Ekvatoro 170, Butembo 191, Goma 379, Lubumbashi 1504, Kinŝaso 1785, Boma 2081 km.

Diagramo pri liverado de la lando, kie Bunia estas trovebla nordoriente

Historio

Bunia fondiĝis en 1946. En la dua interna milito la urbo estis centro de konfliktoj, sekve alvenis pactrupoj de Unuiĝintaj Nacioj. Proksime estas orominejoj, precipe tie okazis grandaj bataloj.

Trafiko

Bunia havas flughavenon. La "ĉefvojoj" estas nepavimitaj kaj kuras al Goma kaj Suda Sudano, krome estas malpli grava vojo al la lago. Estas alia tera vojo al la lago, kiu faras kontakton kun Ugando nur en la seka sezono. Apud la lago estas haveno Kisenye, kie estas ŝipa trafiko al Ugando.

Klimato

Rifuĝintoj ĉe Bunia

En Bunia la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 26 °C. Jare pluvas ĉ. 1345 mm. La pluvo kulminas en oktobro kaj malkulminas en januaro.

Vidindaĵoj

  • pluvarbaro Ituri estas proksime

Fontoj

Bazo de UNO en Bunia
Aerfoto pri Bunia