Bunkovce

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bunkovce situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj

Bunkovce, hungare Bunkós estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Bunkócz.

Situo

Bunkovce situas sur ebenaĵo, laŭ rojo, laŭ traira flankovojo. Sobrance troviĝas 7 km-ojn.

Historio

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1358. En 1910 loĝis en Bunkós 365 da homoj, (351 slovakoj, 12 hungaroj, 2 rutenoj). Ĝis Traktato de Trianon Bunkós apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. Iom pli antaŭe la judoj estis deportitaj. En 2001 loĝis en Bunkovce 306 da homoj, (escepte unusolan rutenon ĉiuj slovakoj).

Eksteraj ligiloj