Bunta bastoneto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Bunta bastoneto
vdr
La ĉoĥır ağas

Bunta bastoneto (ĥakase: чохыр ағас, ĉoĥır ağas) estas ĥakasa tabulludo.

Ludloko[redakti | redakti fonton]

Por ludi la buntan bastoneton oni bezonas platan surfacon, ekzemple oni povas ludi sur la tablo aŭ sur la planko.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Por ludi tiun ludon oni bezonas tiel nomatan ĉoĥır ağas, t.e. 12-flankan lignopecon. Sur ĉiu flanko estu skribita la numero (ekde 1 ĝis 12).

La ludon povas partopreni minimume 2, maksimume 12 uloj. Kiam oni konsentiĝis pri la vico, ĉiu ĵetas la lignopecon. Antaŭe la ĵetanta ludanto nomu la numeron, kiu laŭ lia aŭ ŝia opinio aperos supre post la ĵetado. La ludanto sukcesis, se li ĝuste divenis la numeron, se ne, li denove atendu sian vicon. La ludanto venkas se li sukcesis diveni la plejmulton da numeroj post 4 ludrondoj.

Laŭ alia varianto, la numeroj kiuj aperas supre post la ĵetado, signifas nombron de poentoj gajnitaj de la koncerna ludanto. Venkas la ludanto kiu unue gajnis 48 poentojn.