Buntvizaĝa sevsuĉulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Buntvizaĝa sevsuĉulo
Buntvizaĝa sevsuĉulo
Buntvizaĝa sevsuĉulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Pegoformaj Piciformes
Familio: Pegedoj Picidae
Genro: Sphyrapicus
Specio: S. varius
Sphyrapicus varius
(Linnaeus, 1766)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
v  d  r
Information icon.svg

La Buntvizaĝa sevsuĉulo, Sphyrapicus varius, estas mezgranda sevsuĉulo, tio estas birdo de la familio de Pegedoj kaj genro Sphyrapicus, karakteraj laŭ la komuna nomo pro suĉi sevon de arboj , kiu reproduktiĝas en Nordameriko. La genro inkludas ankaŭ la speciojn de la Ruĝnuka sevsuĉulo, Ruĝbrusta sevsuĉulo kaj Nigroblanka sevsuĉulo.

Habitato kaj distribuado[redakti | redakti fonton]

Ties reprodukta habitato estas arbaraj areoj tra Kanado, orienta Alasko kaj nordokcidenta Usono. Ili preferas junajn, ĉefajn deciduajn arbarojn. Estas ankaŭ izolita populacio troviĝanta en altaj montoj de la Apalaĉaj Montoj en Virginio, Tenesio kaj Norda Karolino.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

Videblaj flavaj brusto kaj ventro kio nomigas la specion en kelkaj lingvoj

Plenkreskuloj estas nigraj en dorso kaj flugiloj kun blankaj zonoj; ili havas nigran kapon kun blankaj larĝaj strioj (tiom larĝaj ke same oni povus diri, ke ili havas blankan vizaĝon kun nigraj strioj) kaj ruĝajn frunton kaj kronon, flavajn bruston kaj supran ventron, blankan suban ventron kaj pugon kaj nigran voston kun blanka centra strio. Plenkreskaj maskloj havas ankaŭ ruĝan gorĝon, dum ino havas blankan gorĝon. Ambaŭ seksoj havas tre belan kaj buntan vizaĝon, kio nomigas komune la specion: kaze de maskloj, ili havas supran kaj suban ruĝajn partojn (krono kaj gorĝo) ĉirkaŭitajn de nigro kaj meze blankan vizaĝon, kiu meze montras nigran traokulan strion. Krome ankaŭ la okuloj kaj la beko estas nigraj.

Voĉo[redakti | redakti fonton]

Ili tamburas kaj elsendas katecan alvokon printempe por deklari posedon de la teritorio.

Kutimaro[redakti | redakti fonton]

Dieto[redakti | redakti fonton]

Kiel aliaj sevsuĉuloj, tiuj birdoj elfosas truojn en arboj kaj elsuĉas la sevon kaj la insektojn kiuj kaptiĝas en ĝi. Ili povas ankaŭ pluki insektojn el la arbotrunkoj aŭ kapti ilin dumfluge. Ili manĝas ankaŭ fruktojn kaj berojn.

Reproduktado[redakti | redakti fonton]

La Buntvizaĝa sevsuĉulo nestumas en granda kavaĵo elfosita en decidua arbo, ofte elektante unu malfortan pro malsano; la sama loko povas esti uzata dum kelkaj jaroj.

Ili kuniĝas kun la sama partnero jaron post jaroj, tiom longe kiom ambaŭ birdoj povos survivi. Ili foje hibridiĝas kun la Ruĝnuka sevsuĉulo aŭ kun la Ruĝbrusta sevsuĉulo kie iliaj reproduktaj teritorioj koincidas.

Vintro kaj migrado[redakti | redakti fonton]

Tiuj birdoj migras al sudorienta Usono, Karibio kaj Centrameriko, forlasante siajn somerajn teritoriojn. Ekzempleroj de tiu ĉi specio foje alvenis kiel tre raraj vaguloj ĝis Irlando kaj Britio.

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

  • Sphyrapicus varius appalachiensis
  • Sphyrapicus varius varius

Referencoj[redakti | redakti fonton]


Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]