Burĝo
El Vikipedio
(Alidirektita el Burĝaro)
Burĝo (el la franca: bourgeois, civitano) laŭ la burĝa-kapitalisma teorio estas mezklasulo, ne nobelo nek riĉulo, kvankam ne proleto nek malriĉulo.
En la kadro de la politika ekonomio de la marksismo li estas ano de la klaso, kiu en la socia formacio de la kapitalismo disponas pri la sociaj produktiloj. Historie, de la feŭdala kaj absolutisma Eŭropo ĝis la fino de la 18-a la burĝaro formis ĉefe en Francio, sed ankaŭ en la aliaj eŭropaj ŝtatoj la tiel nomatan "trian klason" de la socio, post ekleziuloj kaj nobeloj. Pro la franca revolucio la potencpreno de la burĝaro anstataŭis la absolutisman epokon per la burĝan, kiu daŭras ĝis nun.
