Burĥo
El Vikipedio
Burĥo estas ekstera vesto tute kovranta la korpon de la verto ĝis la piedoj, escepte de aperturo por la okuloj garnita per kradeca vualo; ĝin uzas islamaj virinoj i.a. en Afganio, Pakistano kaj norda Barato.
Oni ne konfuzu ĝin kun burko (en PIV2); kvankam foje oni uzis "burko" por la supre menciita vesto, temas pri tute alia vesto (vira felta mantelo).
Vidu ankaŭ: ĉadoro.

