Burbonoj
Historio de Francio |
---|
Antikva epoko Mezepoko Moderna epoko 19-a / 20-a jarcentoj
Vidu ankaŭ : |
Kronologio de Francio |
La Burbonoj (france Bourbons, hispane Borbones, itale Borboni) estas/-is reĝa dinastio en Francio kaj aliaj eŭropaj landoj, branĉo de la Kapetidoj.
- en Francio: dum 1589–1792, 1814–15, 1815–30.
- en Hispanio: dum 1700–1800, 1814–68, 1874–1931 kaj de 1975. Hispana branĉo devenas de Filipo la 5-a, nepo de Ludoviko la 14-a;
- en la Reĝlando de la du Sicilioj: en 1735–1805, 1814–60. La branĉo originas de Karolo la 4-a, filo de Filipo la 5-a.
- en Luksemburgo: la nuna granda duko Henriko ankaŭ estas Burbono laŭ vira linio.
vidu ankaŭ: Bourbon-Parme
Burbona Monarkio en Francio
"Reĝo de Francio kaj Navaro"
- Henriko la 4-a, 1589–1610
- Ludoviko la 13-a, 1610–1643
- Ludoviko la 14-a, 1643–1715
- Filipo de Orléans, (Regento) 1715–*1723
- Ludoviko la 15-a, 1715–1774
- Ludoviko la 16-a, 1774–1793
- Ludoviko la 17-a, 1793–1795
- Ludoviko la 18-a, 1814–1824
- Karlo la 10-a, 1824–1830
vidu ankaŭ legitimismo (franca historio)
Burbona Monarkio en Hispanio
- 1699–1746 Filipo la 5-a
- 1746–1759 Ferdinando la 6-a
- 1759–1788 Karlo la 3-a
- 1788–1808 Karlo la 4-a
- 1814–1833 Ferdinando la 7-a
- 1833–1843 Regenteco nome de Izabela (Elizabeta) la 2-a
- 1843–1868 Izabela (Elizabeta) la 2-a
- 1874–1885 Alfonso la 12-a
- 1885–1902 Maria Kristina (regentino)
- 1902–1931 Alfonso la 13-a
- 1975–nun Johano Karlo la 1-a
Burbona Monarkio en la Reĝlando de la du Sicilioj
- 1816–1825 Ferdinando la 1-a (Sicilio), reĝo
- 1825–1830 Francisko la 1-a (Sicilio), filo de la antaŭa, reĝo
- 1830–1859 Ferdinando la 2-a (Sicilio), filo de la antaŭa, reĝo
- 1859–1860 Francisko la 2-a (Sicilio), filo de la antaŭa, reĝo
En 1860 la Reĝlando de la du Sicilioj ĉesis ekzisti, kaj ekregis Giuseppe Garibaldi.
Bibliografio
- Bergamini, John D. The Spanish Bourbons: The History of a Tenacious Dynasty. Putnam, 1974.
- Petrie, Sir Charles. The Spanish Royal House. Geoffrey Bles, 1958.
- Seward, Desmond. The Bourbon Kings of France. Barnes & Noble, 1976.
- Van Kerrebrouck, Patrick. La Maison de Bourbon, 1256-1987. ___v. Villeneuve d'Ascq, France: The Author, 1987–2000.