Aeschi SO

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burgäschi)
- La mallongigo SO en Aeschi SO staras por la svisa Kantono Soloturno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aeschi..

Aeschi
Blazono de Aeschi SO
Blazono de Aeschi SO
Blazono de Aeschi
Vilaĝo kaj Lago de Aeschi
Vilaĝo kaj Lago de Aeschi
Vilaĝo kaj Lago de Aeschi
komunumo en Svislando
Kantono Soloturno
Distrikto Wasseramt
Geografia situo CH1903: 616969 / 225690 (mapo)47.1819444444447.6625Koordinatoj: 47° 11′ N, 7° 40′ O; CH1903: 616969 / 225690 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1018
Areo 5,42 km²
Alteco 500 m super marnivelo
Poŝtkodo 4556
Komunumkodo 2511
Mapo de Aeschi
Mapo de Aeschi
Mapo de Aeschi
vdr

Aeschi estas komunumo en la distrikto Wasseramt en Kantono Soloturno, Svislando. Ĝi havis 1 018 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Post la integriĝo de Aeschi je la 1-a de januaro 2012 la komunumo havis 1 177 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo konsistas el la partoj Aeschi kaj Burgäschi, kiu lasta situas ĉe la norda bordo de la Lago de Burgäschi. La Lago de Burgäschi estas la plej granda lago en Kantono Soloturno. La teritorio de la komunumo sen Steinhof etendiĝas sur areo de 3,80 km², de kiuj 17,1 % estas kovritaj de arbaro, 63,2 % servas por agrikulturo kaj 14,5 % por setlado. Ek de la 1-a de januaro 2012 al la komunumo apartenas ankaŭ la iama komunumo Steinhof, kiu estas eksklavo en Supra Argovio en Kantono Berno. [1]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Aeschi limas en nordo al Bolken kaj en unu punkto al Niederönz (Kantono Berno), en oriento al Niederönz (Kantono Berno) kaj Herzogenbuchsee (Kantono Berno), en sudo al Seeberg (Kantono Berno) kaj Heinrichswil-Winistorf, kaj en okcidento al Hersiwil kaj Etziken.

Ĉiuj najbaraj komunumoj de la eksklavo Steinhof apartenas al Kantono Berno. Steinhof limas en nordo al Oberönz, en nordoriento al Bettenhausen, en oriento al Hermiswil, kaj en sudo kaj okcidento al Seeberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Aeschi situas ĉe la ĉefstrato de Soloturno al Herzogenbuchsee. Al la publika trafikreto la komunumo estas konektita per la loka buslinio n-ro 7 de Herzogenbuchsee al Soloturno, kiu cirkulas en duonhora kadenco dum la semajno kaj hora kadenco dum la festotagoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Aeschi datiĝas el la jaro 1252. Okaze de la Milito de Gümmenen en la jaro 1332 la urbo Soloturno akiris la suverenecon kaj patronecon pri Aeschi. En la jaro 1382 Soloturno detruis la Kastelon Aeschi. Ĝis la reformacio Aeschi apartenis eklezie al la paroĥaro de Herzogenbuchsee, ek de tiam ĝis 1577 al Hüniken kaj poste al Kriegstetten. En la jaro 1679 estis kontruita propra preĝejo en Aeschi, kiu estis grandigita inter la jaroj 1918 kaj 1919. Sub la soloturna regado Aeschi ĝis la Helveta Revolucio estis submetita al la tribunalo de Subingen kaj formis parto de la voktejo Kriegstetten, konservis tamen sian propran tribunalestron. La superan jurisdikcion pri Aeschi la urbo Soloturno akiris de Berno nur en la jaro 1665. Kun efiko de la 1-a de januaro 2012 la ĝis tiam aŭtonoma komunumo kaj eksklavo Steinhof estis integrita al la komunumo Aeschi.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Aeschi

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]