Burg (Saksio-Anhalto)
| Blazono | Mapo |
|---|---|
![]() |
|
| Bazaj indikoj | |
| federacia lando: | Saksio-Anhalto |
| distrikto: | Jerichower Land |
| geagrafiaj koordinatoj: | 52° 16' N 11° 50' OR |
| alteco: | 52 m super marnivelo |
| areo: | 150 km² |
| loĝantaroj: | 25.371 (31-a de decembro 2003) |
| loĝdenso: | 168 loĝantoj/km² |
| Poŝtkodo : | 39288 |
| telefonkodo: | 03921 |
| regiona aŭtokodo: | JL |
| administra kodo: | 15 3 58 005 |
| strukturo: | 8 kvartaloj |
| adreso de urba administracio: |
In der Alten Kaserne 2 39288 Burg |
| retejo: | www.stadt-burg.de |
| retadreso: | burg@stadt-burg.de |
| Politiko | |
| urbestro: | Jörg Rehbaum (SPD) |
La urbo Burg estas la administra centro de distrikto Jerichower Land en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Geografia situo [redakti]
Burg troviĝas ĉ. 25 km nordoriente de Magdeburgo. La plej gravaj akvaĵoj estas la rivero Ihle kaj la kanalo Elbe-Havel-Kanal. Gravaj trafikvojoj estas la rapidstratoj B1, B246a kaj la aŭtoŝoseo A2. La pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo estis formita dum glazia epoko. Najbara regiono kun grandaj areoj da laŭleĝe protektataj partoj estas Fläming.
Urbopartoj [redakti]
La Burg apartenas sekvaj urbetoj kaj urbopartoj:
- urbeto Detershagen
- urbeto Ihleburg
- urbeto Niegripp
- urbeto Parchau
- urbeto Schartau
- urboparto Blumenthal
- urboparto Gütter
- urboparto Madel
Loĝantaro [redakti]
(ĉiam je la 31-a de decembro)
Politiko [redakti]
Urbestroj [redakti]
- urbestro: ĉefurbestro Bernhard STERZ (n. 26-an de septembro 1962 en Münster/Westf.) (SPD) ekde 22a de oktobro 1998
- ĉe la lasta baloto por tiu ofico (la 18-an de septembro 2005) Bernhard STERZ ricevis 60,35% de la voĉdonoj. La oficperiodo daŭras sep jarojn.
Ĝemelaj urboj [redakti]
- Gummersbach en Nordrejn-Vestfalio (ekde 1-a de novembro 1990)
- La Roche-sur-Yon en Francio
- Tira en Israelo
Kulturo kaj Vidindaĵoj [redakti]
Tra Burg vojas "Strato de Romaniko" (Straße der Romanik).
Konstruaĵoj [redakti]
Pro la frua ekesto de urbeto kaj pro la favoraj kondiĉoj la urbo Burg tre frue ricevis fortikaĵon kaj aliajn konstruaĵojn por protekti la urbon dum militoj. Multaj de tiuj konstruaĵoj estas ankoraŭ hodiaŭ en bona stato.
La plej gravas vidindaĵoj:
- akvoturo el la jaro 1902
- Sorĉistina Turo el la 12-a jarcento
- Berlina Pordegturo el la 14-a jarcento
- la preĝejo "Por niaj karaj virinoj" ("Unser Lieben Frauen"), unua mencio en 1186
- la urbodomo, unua mencio en la jaro 1224
- Bismarck-turo, 1907 inaŭgurita, kutime nomata Fläming-turo
- Burger Roland de Ries
- preĝejo Sankt Petri
- preĝejo Sankt Nicolai
- fostoaro por elsendi radioondojn (324m alta, el ŝtalaj traboj; du ŝtaltubaj fostoj, 210m altaj); oni elsendas ankaŭ mezlongajn radioondojn
Famuloj [redakti]
Famaj gefiloj de la urbo [redakti]
- 1546, Joachim a Burck, m. 24-an de majo 1610 en Mühlhausen
- 1780, 1a de julio , Carl von Clausewitz, m. 16-a de novembro 1831 en Breslau, germana milita teoriisto
- 1893, 17a de junio, Hermann Matern, m. 24-an de januar 1971 en Berlino, germana politikisto (KPD, SED), MdL (Prusio), vicprezidanto de Volkskammer.
- 1933, 21an de julio , Brigitte Reimann, m. 20-an de februaro 1973 en Neubrandenburg
- 1937, Gottfried Jäger, germana fotisto kaj teoriisto pri fotado
- 1986, 29an de aprilo, Julia Bonk, deputito de la Saksa Parlamento kaj plej juna deputito en Germanio.

