Burg (Saksio-Anhalto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burg (Saksujo-Anhalto))
Burg
Blazono
Burg (Saksio-Anhalto) (Germanio)
Burg (Saksio-Anhalto) (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio • ĉefurbo de distrikto en Germanio
Administrado
Federacia lando Saksio-Anhalto
Distrikto Distrikto Jerichower Land
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 03921
Poŝtkodo 39288
Aŭtomobila kodo JL
Oficiala Municipokodo 15086015
Politiko
Komunumestro Jörg Rehbaum
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo In der Alten Kaserne 2
39288 Burg
Demografio
Loĝantaro 22689 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 16′ N, 11° 51′ O (mapo)52.272511.855Koordinatoj: 52° 16′ N, 11° 51′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 52 m
Areo 150 km²
Oficiala retejo http://www.stadt-burg.de/
vdr

La urbo Burg estas la administra centro de distrikto Jerichower Land en la federacia lando Saksio-Anhalto de Germanio. Fine de decembro 2022 la urbo havis 22 689 loĝantojn.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Geografia situo[redakti | redakti fonton]

Burg troviĝas ĉ. 25 km nordoriente de Magdeburgo. La plej gravaj akvaĵoj estas la rivereto Ihle kaj la kanalo Elbe-Havel-Kanal. Gravaj trafikvojoj estas la rapidstratoj B1, B246a kaj la aŭtovojo A2. La pejzaĝo ĉirkaŭ la urbo estis formita dum glazia epoko. Najbara regiono kun grandaj areoj da laŭleĝe protektataj partoj estas Fläming.

Urbopartoj[redakti | redakti fonton]

kirko de la urboparto Schartau

Al Burg apartenas la sekvaj urbopartoj:

  • Blumenthal
  • Detershagen
  • Gütter
  • Ihleburg
  • Madel
  • Niegripp
  • Parchau
  • Reesen
  • Schartau

Politiko[redakti | redakti fonton]

Ĉefurbestro inter la jaroj 1998 ĝis 2005 kaj 2005 ĝis 2012 estis la socialdemokrato Bernhard Sterz [BERNhart ŜTERC], ekde 2012 ĝis 2019 oficas Jörg Rehbaum [JØRK RE:baŭm], same socialdemokrato.

Ĝemelaj urboj[redakti | redakti fonton]

Kulturo kaj vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Tra Burg vojas la "vojo de Romaniko" (Straße der Romanik).

Konstruaĵoj[redakti | redakti fonton]

Pro la frua ekesto de urbeto kaj pro la favoraj kondiĉoj la urbo Burg tre frue ricevis fortikaĵon kaj aliajn konstruaĵojn por protekti la urbon dum militoj. Multaj de tiuj konstruaĵoj estas ankoraŭ hodiaŭ en bona stato.

La plej gravaj vidindaĵoj:

  • akvoturo el la jaro 1902
  • Sorĉistina Turo el la 12-a jarcento
  • Berlina Pordegturo el la 14-a jarcento
  • la preĝejo "Por niaj karaj virinoj" ("Unser Lieben Frauen"), unua mencio en 1186
  • la urbodomo, unua mencio en la jaro 1224
  • Bismarck-turo, 1907 inaŭgurita, kutime nomata Fläming-turo
  • Burger Roland de Ries
  • preĝejo Sankta Petro
  • preĝejo Sankta Nikolao
  • fostoro por elsendi radioondojn (324m alta, el ŝtalaj traboj; du ŝtaltubaj fostoj, 210m altaj); oni elsendas ankaŭ mezlongajn radioondojn

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Famaj gefiloj de la urbo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]