Salvenach

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Burgfeld)
Salvenach
Blazono de Salvenach
Blazono de Salvenach
Blazono de Salvenach
Vilaĝeniro de Salvenach
Vilaĝeniro de Salvenach
Vilaĝeniro de Salvenach
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Friburgo
Distrikto Lagodistrikto
Koordinatoj  46° 54′ 45″ N 7° 8′ 59″ O / 46.91250 °N, 7.14972 °O / 46.91250; 7.14972 (mapo)Koordinatoj: 46° 54′ 45″ N 7° 8′ 59″ O / 46.91250 °N, 7.14972 °O / 46.91250; 7.14972 (mapo)
Areo 3,81 km²
Alteco 561 m super marnivelo
Poŝtkodo 1794
Komunumkodo 2277
Mapo de Salvenach
Mapo de Salvenach
Mapo de Salvenach
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Salvenach estas komunumo en la Lagodistrikto en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 486 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Salvenach situas 3 kilometrojn sude de la urbo Morato proksimume 35 kilometrojn okcidente de la federacia urbo Berno. La komunumo konsistas el la vilaĝo Salvenach kaj la setlejoj Jeussfeld kaj Burgfeld, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,81 km², de kiuj 22,7% estas kovritaj de arbaro, 69,5% servas por agrikulturo kaj 7,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Salvenach limas en nordo al Morato, en nordoriento al Lurtigen, en oriento al la senkomunuma teritorio de Ŝtata Arbaro Galm, en sudoriento al Jeuss, en sudokcidento al Cressier, kaj en okcidento al la berna eksklavo Münchenwiler (BE).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 177 de Friburgo al Morato. Flankaj vojoj kondukas krome al la najbaraj komunumoj. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 situas proksimume 6 kilometrojn norde apud Morato. Per la poŝtaŭtolinio de Morato al Düdingen la komunumo estas konektita al la publika transportreto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo apartenas al la lokoj en la inventaro de la protektindaj vilaĝaspektoj de Svislando, kiel vilaĝaspekto de nacia signifo. Aparte vidinda estas la malnova lernejo el la 17-a jarcento, kiu estas objekto de nacia signifo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Salvenach datiĝas el la jaro 1179 kiel Salvegnez. Salvenach apartenis al la Senjorujo Morato kaj kun ĝi fariĝis en la jaro 1475 komuna havaĵo de Friburgo kaj Berno. Post la fino de la Helveta Respubliko en la jaro 1803 Salvenach estis definitive atribuita al la Kantono Friburgo kaj surbaze de la nova konstitucio de 1848 atribuita al la Lagodistrikto. [3]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]