Burgo Hunolstein
Burgo Hunolstein | |
Kastelo | |
ruino Hunolstein ĉ. 1866
| |
Lando | Germanio |
---|---|
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato |
Komunumo | Morbach |
Situo | Burgo Hunolstein |
- alteco | 395 m s. m. |
- koordinatoj | 49° 47′ 55″ N 7° 2′ 41″ O / 49.79861 °N, 7.04472 °O (mapo) |
Estiĝo | 12-a jarcento |
Situo de la burgo Hunolstein kadre de Germanio
| |
Vikimedia Komunejo: Burg Hunolstein | |
Retpaĝo: www.hunolstein.de | |
La burgo Hunolstein estas la ruino de altaĵburgo sur alteco de 395 m en la vilaĝo Hunolstein, urboparto de la komunumo Morbach en la mezmontaro Hunsrück. Morbach situas en la distrikto Bernkastel-Wittlich en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato.
Ĝi estas la iama sidejo de la vogtoj de Hunolstein kaj laŭ la legendo sidejo de la Nibelungo Hunold.
La burgo estas el la 12a jarcento. Ĝi estis konkerita en la jaro 1522 fare de Franz von Sickingen kaj dum la Tridekjara Milito la burgo estis tiom detruita, ke oni forlasis ĝin ekde 1637.
Sur kvarcita roko staris la ĉefturo, de tiu ankoraŭ konserviĝis ĉ. 3 m alta kvadrata murrestaĵo.
Bildoj[redakti | redakti fonton]
-
Burgo Hunolstein
-
Burgo Hunolstein
Literaturo[redakti | redakti fonton]
- Alexander Thon, Stefan Ulrich, Achim Wendt: „… wo trotzig noch ein mächtiger Thurm herabschaut“ - Burgen im Hunsrück und an der Nahe. 1. Auflage. Verlag Schnell und Steiner, Regensburg 2013,p. 86–89.