Burgo Are

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la ruino burgo Are

La burgo Are estas ruino de altaĵburgo. Ĝi situas en alteco de 240 m super marnivelo supre de la komunumo Altenahr en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato. La burgo estas konstruita ĉ. la jaro 1100 de grafo Dietrich I. von Are kaj estis menciita en dokumento unuafoje en 1121.

La hodiaŭa burgruino

Konstrupriskibo[redakti | redakti fonton]

La fundamenta skizo de la burgo estas kvarangulo. Krom parto de la antaŭburgo kaj de turo - la tiel nomata – die sogenannten Gymnicher Porz – konserviĝis ankaŭ restaĵoj de la defendomuro. Je la suda flanko de la konstruaĵo staras malnova pordegoturo (ankaŭ nomata Schellenturm (sonorila turo), apude la ruino de la palasto, kiu iam havas hejteblan episkopan kameron. Sur akra rokkupolo en la norda angulo supozeble staris la unua burgfrido. Norde de tie konserviĝis restaĵoj de romanika burgkapelo el la 12a jarcento.

Pordega domo Gymnicher Porz)[redakti | redakti fonton]

Gymnicher Porz (maldekstre malsupre) kun la ruino de la burgdomo

Supre de la burgo situas la restaĵoj de la Gymnicher Porz (pordego de Gymnich). Temas pri malsupra pordega konstruaĵo ĉe la enirejo al la burgo, kiu gardas ĝin kombine kun la muro. La pordega konstruaĵo konsistis el la enirejo kun kelo kaj duetaĝa loĝdomo. Ĝi nomiĝas laŭ la familio de la Gymnich. Kelkaj anoj de tiu gento estis feŭdoprenantoj en la 14a kaj 16a jarcento. Parte la pordega konstruaĵo servis kiel memstara burgkonstruaĵo de la familio de Gymnich.

Laboroj por konservi la ruinon[redakti | redakti fonton]

Inter 1997 kaj 1999 la ruino estis sekurigita kun grandaj monelspezoj. Ekde tiam ĝi estas sub leĝa protekto kiel kulturmonumento. Ekde tiam ĝi estis ree vizitebla. Menciinda estas grava akcidento dum la konstrulaboroj. Helikoptero de la tipo Hughes 500, kiu transportis konstrumaterialon al la ruino, kraŝis post 30 flugoj. La piloto pereis.[1]

Aŭtune de 1997 la 22 metrojn longa palasta muro estis restaŭrita. Por sekurigi la muron oni fiksis ĝin per 65 ankroj ĝis 14 metrojn profunde en la ardezan rokon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Altenahr kaj la burgo Are ĉ 1900

En 1246 grafo Friedrich von Hochstaden, Propsto en Xanten, donacis kun permeso de sia frato Konrad von Are-Hochstaden la graflandon kun la burgo, Hardt kaj Hochstaden al la ĉefepiskopejo Kolonjo. En la 14a kaj 15a jarcento oni pligrandigis la burgon per pli granda defendmuro. En la 16a kaj 17a jarcento oni parte renovigis kaj riparis la konstruaĵojn. Dumtempe la burgo ankaŭ servis kiel malliberejo. Dum multaj jaroj la burgo estis kultura centro de la tuta regiono.

La ĉefepiskopoj pruntedonis la burgon kaj la arondismenton Altenahr ofte. La prunteprenantoj ricevis la titolon Amtmann (estro de la arondismento). La prunteprenantoj nur malofte renovigis la burgon kaj ĝi kadukiĝias pli kaj pli. Escepto estis la tempor de Heinrich von der Horst, kiam la burgo estis en tre bona stato. Li mortis en 1625.

En 1690 la burgo estis sieĝata dum naŭ monatoj de francaj trupoj, kiu fine konkeris ĝin. Pro la pripafado la burgo estis grave damaĝita. En 1697 la francoj forlasis la regionon, sed revenis jam en 1701 pro la milito de hispana sukcedo. En 1706 elektkolonjaj trupoj transprenis la potencon super burgo kaj regiono kun la rezulto, ke la regiono fariĝis pli malsekura. Pro tio princelektisto Joseph Clemens von Bayern lasis eksplodigi la murojn de la burgo en interkonsento kun la vilaĝanoj en la jaro 1714. Ekde tiam la iama potenca burgo estis ruino. Per ankoraŭ uzebla materialo (ligno kaj ŝtonoj) la vilaĝanoj konstruis novan administran domon, la "Amtshaus", ĉe la piedo de la burgmonto.

La grafoj de Are-Hochstaden[redakti | redakti fonton]

Sigewin von Are, ĉefepiskopo de Kolonjo, estis unuafoje menciata en l1087. Kiel fondinto de la familia linio Are estas rigardata Dietrich la 1a von Are. La grafa familio nomiĝis laŭ la rivero Ahr. 1140 la linio dividiĝis en linio Are-Hochstaden kaj linio Are-Nürburg. Filoj de tiu familio estas:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Ignaz Görtz: „Wo sie am höchsten ragen, die Felsen der Ahr …“ Beitrag zur Baugeschichte der Burg Are. In: Kreisverwaltung Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch für den Kreis Ahrweiler 1961. Schiffer, Rheinberg 1961, ISSN 0342-5827, S. 94–98 (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Ignaz Görtz: Inventaraufnahme auf Burg Altenahr im Jahre 1625. In: Kreisverwaltung Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch für den Kreis Ahrweiler 1963. Schiffer, Rheinberg 1963, ISSN 0342-5827, S. 133–135 (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).
  • Christine Schulze: Millionen für die Burg Are. In: Kreisverwaltung Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch des Kreises Ahrweiler 2000. Bad Neuenahr-Ahrweiler 1999, ISSN 0342-5827, S. 47–50 (online Arkivigite je 2016-03-04 per la retarkivo Wayback Machine).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Jürgen Kempenich: Sanierung endete tödlich. In: Kreisverwaltung Ahrweiler (Hrsg.): Heimatjahrbuch des Kreises Ahrweiler 1998. Bad Neuenahr-Ahrweiler 1999, ISSN 0342-5827, S. 10 (online Arkivigite je 2016-03-05 per la retarkivo Wayback Machine).