Burgo Daun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burgo Daun

Burgomonto el sudo: Dekstre la dekonaĵgarbejo, evangelia preĝejo, oficiala konstruaĵo maldekstre, aerfoto (2015)

Burgomonto el sudo: Dekstre la dekonaĵgarbejo, evangelia preĝejo, oficiala konstruaĵo maldekstre, aerfoto (2015)
burgo • cultural heritage monument in Germany
Alternativa nomo Dauner Burg
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 11′ 50″ N, 6° 49′ 53″ O (mapo)50.19726.83135Koordinatoj: 50° 11′ 50″ N, 6° 49′ 53″ O (mapo)
Burgo Daun (Rejnland-Palatinato)
Burgo Daun (Rejnland-Palatinato)
DEC
Burgo Daun
Burgo Daun
Situo de Burgo Daun
Map
Alto 445 m ü. NHN
Tipologio laŭ geografia situo montosupra kastelo
Konstruita ĉ. 1000
Konserva stato Ringmuro, bastiona turo
Ranga pozicio Nobla
Hodiaŭa loknomo Daun
vdr
la burgmonto de la sudo centre la dekonaĵgarbejo, malantaŭe la evangelia preĝejo
Amtshaus (distriktdomo) en Daun
Bastituro ĉe la ĉirkaŭmuro
la urbo Daun kun la burgmonto

La burgo Daun estis la origina devenburgo de la senjoroj de Daun, de Oberstein ĉe la rivero Nahe, de Densborn apud Gerolstein, de Bruch apud Wittlich kaj de Zievel apud Euskirchen. Antaŭ la tempo de la senjoroj kaj pli poste la grafoj de Daun la bazalta monteto verŝajne estis kelta fuĝburgo kaj poste romia gardejo.[1]

La burgo estis plurfoje detruita, lastfoje en la palatinata sukcedmilito de 1689 fare de francaj trupoj de Ludoviko la 14a. Hodiaŭ konserviĝas nur la ringmuro kaj la bastiturmeto de la pli ol 1000 jara burgo.

La Amtshaus (t.e. la administra domo de la distrikto), iama ĉaskastelo al la jaro 1712 (konstruiganto princelektisto Karl la 3a, Joseph von Lothringen) estis multfoje ŝanĝkonstruita kaj nun servas kiel hotelo.[2] Malsupren de la burgo troviĝas pluraj restaŭritaj domoj de la „burganoj“, kiuj ankaŭ staras sub monumenta protekto.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas pruvita per restaĵoj, ke ĉirkaŭ 700 antaŭ Kristo ĉi tie ekzistis fuĝburgo de keltoj. Ĉirkaŭ 50 a.K. ekzistis sur la monteto gardejo de la romianoj. Pruvis tion trovo de tombo. Fine de la 9a jarcento la burgo Daun estis konstruata kiel urba loĝejo de la senjoro de Daun, kiuj loĝis sur Altenburg apud Schalkenmehren.

Meze de la 14a jarcento Daun konsistas el la burgo kaj la al burga roko konstruita urbo. Daun havis la rajton nomi sin urbo. La burganoj enkasigis la doganon por la burgestro, Ägidius von Daun, nomata „der tolle Gilles“. Li ricevis la urbon de reĝo Johano de Bohemio en 1340 kiel feŭdo.

La malgranda, „libera“ grafejo situis inter la ĉefepiskopejoj Treviro kaj Kolonjo.

En 1352 okazis militiro de Balduin de Treviro kontraŭ Daun. En packontrakto Gilles de Daun estis devigita pagi kompenson. Unu jaron poste ĉefepiskopo Balduin von Trier kaj Wilhelm von Köln kune konkeris la burgon Daun sub la preteksto ke Gilles estas „rabkavaliro“. Fine oni konkeris ls burgon kaj devigis la liberan grafon Gilles esti vasalo de Balduin. Dum la sieĝado la burgo apenaŭ detruiĝis.

Ekde tiam Daun apartenis al la princelektistejo Treviro, sed en ekleziaj aferoj ĝi plu apartenis al la ĉefepiskopejo Kolonjo. La burganaj domoj piede de la burgmonto kaj la urbo estis malkonstruitaj. La iama libera grafo Ägidius devis pagi altan kompenson. Por pagi tion li devis vendi parton de sia grafejo al Balduin. La nepo de Ägidius, Johann, volis rekonstrui la urbon Daun en la jaro 1398, sed li ne sukcesis. La nova urbo estis konstruita ĉe la alia flanko de burgo. Je la kruda flanko direkte al la rivero Lieser oni nur komencis konstrui domojn en la 19a jarcento.

En 1643 la senjoroj de la burgo ricevis la titolon „regnaj grafoj“ kaj nomiĝis ekde tiam „grafoj kaj senjoroj de kaj al Daun“. La tiam grafo estis Ernst von und zu Daun. En 1657 lia frato, Wilhelm Johann Anton Graf Daun, eniris la aŭstran servon. Lia filo Graf Wirich Philipp von und zu Daun trovis tie grandan militaran karieron kaj ties filo Leopold Joseph von Daun, fariĝis generala feldmarxalo de Maria Tereza de Aŭstrio kaj de duko de Tiano. Li famiĝis en la sepjara milito.[3] La gento de la grafoj de Daun pereis en la 18a jarcento.

Ekde la tridekjara milito la konstruaĵoj estis grave damaĝitaj. Mankis la rimedoj por renovigado. En 1637 la pesto formortigis la duonon de la loĝantaro. Preskaŭ neniu imposto enspeziĝis. Marodantaj soldatoj trairadis post la longa milito la landon. Post la morto de grafo Philipp Ernst en la jaro 1671 la konstruaĵo estis utiligataj de la oficistoj de la princelektisto. Parton de la enspezitan dekonaĵon ricevis la idoj en Aŭstrio. En 1689 francaj trupoj de reĝo Ludoviko la 14a detruis la urbon. Oni elrabis la urbon kaj la katolika preĝejo fariĝis ĉevalstalo.

La sekvanta Trevira princelektisto Karl Joseph von Lothringen rekonstruigis en 1712 la ĉefan domon kiel ĉaskastelo. Lia blazono estas videbla ĝis hodiaŭ super la ĉefa enirejo. Ĝi estis renovigata en la 1990-aj jaroj. La novkonstruon de la kastelo la idoj de la grafo el Aŭstrio kunfinancis. La restaĵojn de la ceteraj konstruaĵoj kaj la terenojn la heredantaro vendi en 1714 al la princelektisto. Ili nur ilian posedparton al la burgo, sed evidentiĝis baldaŭ, ke la ricevita lupago ne sufiĉis por kovri bontenadon. Ili do vendis ilian parton en 1722 al la princelektisto Franz Ludwig

En 1793, dum la franca revolucio, la princelektejo estis konfiskita. La burgo Daun tiam estis sen posedanto kaj restis neloĝata longtempe. En 1815 la urbo kaj la burgo fariĝia prusa posedo. Daun fariĝis sidejo de supera forstejo, la administraddomo servis kiel forsteja oficejo. Je la orienta fino de la burga monto staras ĝis hodiaŭ la granda garbejo (dekonaĵejo) kun duongropa tegmento el la jaro 1740 montrante la „Krucon de Treviro“ en la ĉefŝtono de la larĝa pordego.

Sur la burga areo estis konstruita inter 1865 ĝis 1867 evangelia preĝejo en novgotika stilo. Ĝi servis precipe al prusaj oficistoj. La loĝantaro estis kaj estas grandparte katolika.

En 1948 la nova federacia lando Rejnlando-Palatinato transprenis la suverenecrajton. En 1957 la urbo Daun fariĝis posedanto de la burgo. En 1978 la ĉefa konstruaĵo fariĝis privata kaj oni elkonstruis hotelon el ĝi (Schloss-Hotel Kurfürstliches Amtshaus).[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Walter Pippke, Ida Leinberger: Die Eifel. Geschichte und Kultur des alten Vulkanlandes zwischen Aachen und Trier (DuMont-Kunst-Reiseführer). 5. Aufl., DuMont, Köln 2006, ISBN 978-3-7701-3926-2, S. 244.
  • Universität Bonn (Hrsg.): Rheinische Vierteljahrsblätter. Veröffentlichungen der Abteilung für rheinische Landesgeschichte, Jg. 1 (1931), ISSN 0035-4473.
  • Johann Friedrich Schannat, Georg Bärsch: Eiflia illustrata oder geographische und historische Beschreibung der Eifel. Bd. 1, Teil 1 (1824), OCLC 46772408

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Hanswilhelm Haef: Das 2. Handbuch des nutzlosen Wissens, Books on Demand GmbH, 2002, S. 76, ISBN 3-8311-3754-4
  2. 2,0 2,1 Dorothee Kern: Eifel, Aachen. Ostfildern, HB-Verl, 2008 S. 120 f., ISBN 978-3-616-06383-6
  3. Michael Maass: Zu Gast im Schloss - ein Reise(ver)führer zu Hotels in historischen Häusern in Deutschland. Weimar, wtv, 2007. S. 82