Burgo Ebernburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la Ebernburg de okcidento (2007)
Ebernburg 1523 laŭ Conrad Faber
ruino de la Ebernburg ĉ. 1900, fone la stacidomo Ebernburg
Hutten-Sickingen-monumento ĉ. 1900
historia skizo pri la Ebernburg. La tabulo pendas en la burga korto

La burgo Ebernburg (en la franca Ebrebourg) donas la nomon al la urboparto Ebernburg. La urbo Bad Münster am Stein-Ebernburg situas en la valo de la rivero Nahe proksime al Bad Kreuznach, germana federacia lando Rejnlando-Palatinato

Situo[redakti | redakti fonton]

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua montburgo kaj setlejo troviĝas eble aliloke, eble kie hodiaŭ troviĝas la evangelia „Alte Johanneskirche“ (la t.n. Wehrkirche ) en Ebernburg.

La unua dokumenta mencio de la nomo "Ebernburc" estis de 1206, sed laŭ Böcher ne estas certe, ĉu temas pro la burgo aŭ la loko. Laŭ Böcher estas ne verŝajne, ke la loko estas pli malnova ol la burgo. En la jaro 1338 – tio estas certa – la raŭgrafo Ruprecht kaj grafo Johann von Sponheim-Kreuznach starigis la burgon.

1448 la burgo fariĝis feŭda posedo de la Sickinger, kiuj donis sin inter 1750 kaj 1771 al Kurpfalz. Schweickhardt von Sickingen kaj sia filo Franz von Sickingen pligrandigis en 1482 la burgon kaj instalis artilerion, precipe pezajn kanonojn.

1523 dum la „Trierer Fehde“ (t.e kvereloj kun Treviro) forbruliĝis. 1542 okazis la rekonstruon. 1697 en la palatinata sukcedo la burgo refoje estis detruita kaj la homoj de la loko uzis la ruinon kiel ŝtonminejo. 1838 la burgo fariĝas posedaĵo sw la bienulo kaj urbestro de Feilbingert, Karl Günther, kiu rekonstruis ĝin laŭ la malnova stilo. Ĝi servis de 1849 kiel ekskurcelo. En 1914 la familio Günther vendis la burgon al la Ebernburg-fondaĵo, kiu farmdonis la burgon al „Ebernburg-Verein e.V. (t.e. „ Ebernburg Socio r.a.) .

Post la Dua Mondmilito okazis la konstruo en la hodiaŭa formo.

Burga Instalaĵo[redakti | redakti fonton]

Piede de la burgo troviĝas la Hutten-Sickingen-Monumento el bronzo. Ĝi estis starigita en 1889 en la stilo de la novhistoriismo kaj montras Ulrich von Hutten kaj Franz von Sickingen.

La Legendo de la Ebernburg[redakti | redakti fonton]

Laŭ la legendo oni batalis en mezepoko pro la burgo. La sieĝantoj volis malsatigi la loĝantojn de la burgo. Kiam la manĝprovizoj preskaŭ elĉerpiĝis, la burgestro lasis tiri virporkon kaj ĵeti ĝin al la dorso kvazaŭ ĝi estu buĉita. La virporko kriis pro mortotimo. La sieĝantoj aŭdis tion. kaj pensis, ke la burganoj havis sufiĉe da manĝaĵoj kaj finis la sieĝadon. Tial la burgo hodiaŭ havas la nomon “virporka burgo” (germane „Ebernburg”).

Sickingen kaj la „Gastejo de justeco“[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alexander Thon (Hrsg.): Wie Schwalbennester an den Felsen geklebt. Burgen in der Nordpfalz. 1. Aufl. Schnell + Steiner, Regensburg 2005, p. 34–39
  • Otto Böcher: Die Ebernburg in Bad Münster am Stein-Ebernburg, Rheinische Kunststätten, Heft 299, 2. überarbeitete Auflage 2007
  • Otto Böcher: Die Theologen der Ebernburg: Kaspar Aquila, Martin Bucer, Johannes Oekolampad und Johannes Schwebel. In: Blätter für Pfälzische Kirchengeschichte Band 66/67, 2000, p. 403-423.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]