Burgonjo
El Vikipedio
(Alidirektita el Burgonja)
| Burgonjo | |||
| france: Bourgogne | |||
| regiono | |||
|
|||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Departementoj |
4
|
||
| Najbaras kun |
5
|
||
| Gravaj urboj |
7
|
||
| Riveroj | Sejno, Luaro, Saono | ||
| Prefektejo | Diĵono | ||
| - koordinatoj | 47°19′26″N 05°2′34″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 47.32389 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">47.32389°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 31 582 km² (3 158 200 ha) | ||
| Loĝantaro | 1 642 115 (2010) | ||
| Denseco | 52 loĝ./km² | ||
| prefekto | Pascal Maihos | ||
| - prezidanto | François Patriat (PS) | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| ISO-kodo | FR-D | ||
| Retpaĝo: prefektejo | |||
Burgonjo (france Bourgogne [burgonj]) aŭ Burgundio (laŭ la latina Burgundia kaj la germana Burgund) estas regiono en centra Francio, oriente Francilio. Ĝi konsistas el la kvar departementoj :
- Côte-d'Or aŭ Kostodorio
- Nièvre aŭ Njevrio
- Saone-et-Loire aŭ Saono-Luario
- Yonne aŭ Jonio [1].
Ĉefaj urboj estas Diĵono, Chalon-sur-Saône kaj Nevers. ISO-kodo de la regiono estas FR-D.
Enhavo |
Historio [redakti]
Dum la mezepoko Burgundio estis potenca duklando, kiu ofte rivalis kontraŭ Francio. La teritorio etendiĝis multe pli okcidenten ol la nuna regiono, kaj la mezepoka eposo "La Kanto de la Nibelungoj" en la mezaltgermana lingvo nomas la germanan urbon Worms ĉefurbo de Burgonjo. Disaj landoj estis feŭdoj de la Burgonjaj dukoj, eĉ la nunaj Nederlando kaj Belgio.
