Burgruino Schauenberg
La Burgruino Schauenberg estas kastela ruino supre de Turbenthal sur la teritorio de la komunumo Elgg (Koordinatoj: 47°27′36″N 8°51′58″O / 47.46°N, 8.86611°OKoordinatoj: 47°27′36″N 8°51′58″O / 47.46°N, 8.86611°O) en Kantono Zuriko en Svislando.[1]
Enhavo |
Historio [redakti]
Surbaze de arkeologia enketo de la 1970-aj jaroj eblas konkludi, ke la Burgo Schauenberg estis loĝata dum diversaj fazoj.
Bronzepoko [redakti]
Dum la bronzepoko ek de la jaro 2200 a.K. ezistis muro kaj foso sistemo kun palisaro ĉirkaŭ la monteto.
Romia epoko [redakti]
Estas verŝajna, ke la burgo ankaŭ dum la romia epoko de 15 a.K. ĝis proksimume 400 estas uzata, kvankam mankas informoj. En la mezepoka kastelo estis trovita ŝlosilo de la romia epoko.
Mezepoka lignoburgo [redakti]
Proksimume en la jaro 1200 sur la okcidenta flanko de la monteto estis starigita ligna konstruaĵo super kelo en la roko. Aliflanke de la monteto oni trovis spurojn de simplaj lingokonstruaĵoj. La mezepoka kastelo estis protektita de foso kaj muro.
Loĝoturo [redakti]
En la jaro 1250 la burgo estis alikonstruita al masiva ŝtona loĝoturo. En la jaro 1344 la Habsburgoj kun helpo de civitanoj de Zuriko kaj Vinterturo detruis la kastelon por puni Beringer de Hochlandenberg, kiu krimis kontraŭ la landa paco.
Altobservejo [redakti]
En la 17-a jarcento dum la 30-jara milito la registaro de Zuriko instalis sur la monteto Schauenberg altobservejon.
Vidu ankaŭ [redakti]
- Aliaj lokoj kun la nomo Schauenberg
Notoj kaj referencoj [redakti]
- ↑ Fonto: La informoj de tiu-ĉi artikolo baziĝas sur la koncerna artikolo en la germana vikipedio.
Eksteraj ligikoj [redakti]
Komunejo proponas multimediajn dosierojn al temo sub la gloso Burgruino Schauenberg
| Listo de Kasteloj de Kantono Zuriko | |
|---|---|
| Kavalirejo Bubikon - Kastelo Kiburgo - Kastelo Laufen - Burgruino Schauenberg - Kastelo Uster | |