Burioj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Burioj
izolita homa grupo
Ŝtatoj kun signifa populacio
vdr

La burioj estis antikva ĝermana popolo unuafoje menciita en la libro Germania de Tacito, en kiu ili aperas kiel popolo etne proksima al la markomanoj kaj la kvadoj de Bohemio kaj Moravio. Ĝi ankaŭ mencias ke ilia lingvo kaj moroj similis al tiuj de la sueboj.

Malgranda aro de burioj akompanis la suebojn en la invado de Iberio, same kiel en la enloĝado en Gallaecia en la 5-a jarcento inter la riveroj Kavado kaj Homemo. Tiu regiono estas konata kiel Terras de Bouro (t.e. Burilando).