La Burunda balotado en la Nacian asembleon en 2005 okazis la 4-an de julio 2005 kaj estis parto de la Balotadoj en Burundo 2005, per kiuj demokratie renoviĝis la burunda potenco.
La 4-an de julio ĉi tiun balotadon partoprenis ĉ. 77 % registritaj elektantoj. Entute ĉio estis trankvile, nur en Buĵumburo okazis incidento, rezulte de kiu estis malgrave vundita soldato de la Naciaj defendaj fortoj. CNDD-FDD (Pierre Nkurunziza) ricevis 57,8 % voĉdonojn. La Fronto por la demokratio en Burundo (france Front pour la démocratie du Burundi; FRODEBU) ricevis 21,6 % voĉdonojn, la Unio por la nacia progreso (france Union pour le Progrès national; UPRONA) — 7,1 %, CNDD (Léonard Nyangoma) — 4,9 %, La Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (france Mouvement pour la Réhabilitation du Citoyen–Rurenzangemero, MRC–Rurenzangemero) — 2,1 %. Post la fino de la kalkulado, la prezidanto Domitien Ndayizeye (la gvidanto de FRODEBU) publike gratulis Pierre Nkurunziza pro venko de lia partio.[1] Por garantii la etnan (60/40) proporcion kaj virinan reprezentadon (30 %), post la fino de la kalkulado en la Nacian asembleon estis aldone kooptitaj 18 deputitoj (inkluzive de 3 tvaoj).
| Partioj |
Voĉdonoj |
% |
Elektitaj lokoj |
Kooptitaj lokoj |
Entute lokoj |
| la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) |
1.417.800 |
58,55 |
59 |
5 |
64 |
| la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) |
525.336 |
21,70 |
25 |
5 |
30 |
| la Unio por la nacia progreso (UPRONA) |
174,575 |
7.21 |
10 |
5 |
15 |
| la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) |
100,366 |
4.14 |
4 |
- |
4 |
| la Movado por rehabilito de la civitanoj-Rurenzangemero (MRC-Rurenzangemero) |
51,730 |
2.14 |
2 |
- |
2 |
| la Partio de la nacia renaskiĝo (PARENA) |
42,223 |
1.74 |
- |
- |
- |
| Aliaj / Sendependaj |
109,396 |
4.51 |
- |
- |
- |
| Etnaj tvaoj deputitoj |
- |
- |
- |
3 |
3 |
| Entute (partoprenis 77,2 %) |
2,421,426 |
100.0 |
100 |
18 |
118 |
| Nevalidaj voĉdonoj |
24,575 |
| Entute voĉdonoj |
3,132,494 |
| Registritaj elektontoj |
3,167,124 |
Eksteraj ligiloj [redakti]