Burunda senata balotado 2005

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Burunda senata balotado en 2005 okazis la 29-an de julio 2005 kaj finis formadon de la burunda parlamento.

La nerektan balotadon en la Senaton partoprenis 3 225 antaŭelektitaj konsilistoj de komunumoj. La Senato devis konsisti el 41 homoj: po 1 tucio kaj 1 hutuo de ĉiu el 17 provincoj, plus tri kooptitaj reprezentantoj de tvaoj, plus kvar eksaj prezidantoj de la lando, tio estas Jean-Baptiste Bagaza (PARENA), Pierre Buyoya (UPRONA), Sylvestre Ntibantunganya (FRODEBU) kaj Domitien Ndayizeye (FRODEBU).[1] La kvoto por virinoj egalis al 30 %. 8 deputitoj estis kooptitaj por garantii laŭleĝajn proporciojn.

Partioj Elektitaj lokoj Kooptitaj lokoj Entute lokoj
la Nacia konsilio por defendo de demokratio — Fortoj por defendo de demokratio (CNDD-FDD) 30 2 32
la Fronto por la demokratio en Burundo (FRODEBU) 3 2 5
la Nacia konsilio por defendo de demokratio (CNDD) 1 2 3
la Unio por la nacia progreso (UPRONA) - 2 2
Etnaj tvaoj deputitoj - 3 3
Eksaj prezidantoj (FRODEBU - 2, UPRONA - 1, PARENA - 1) - 4 4
Entute 34 15 49

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]