Busbojkoto en Montgomery

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Die Auslöserin des Protests: Rosa Parks zusammen mit Martin Luther King (um 1955)

La Montgomery Bus Boycott (ebla esperantigo Busbojkoto de/en Montgomeri/’) estis protesto de nigra civilrajta movado en Montgomery (Alabamo) kontraŭ la politiko de rasoapartigo en la jaroj de 1955 ĝis 1956 kaj daŭris 381 tagojn.

Apartigo en la busoj aspektis tiel, ke la nigruloj rajtis uzi nur difinitajn sidlokojn en la buso. En Montgomery ili devis antaŭbuse pagi la veturprezon kaj poste elbusiĝi kaj malantaŭe enbusiĝi, okupi la sidlokon; al tio venis ankaŭ la daŭra molestado de la stiristo kaj la pasaĝeroj. Tiu rasista praktiko kaŭzis kreskantajn protestojn. Rosa Parks estis arestita la 1-an de decembro en 1955 en Montgomery, post kiam ŝi rifuzis cedi sian sidlokon al blankulo. Tiu aresto kaŭzis dislande ribelojn kaj kondukis al decido inter la 42.000 nigruloj de la urbo, ke oni ekas civilan malobeemon.

La virina politika konsilio (Women's political Council) organizis unutagan bojkoton je la publikaj aŭtobusoj la 5-an de decembro, tagon de la juĝa proceso kontraŭ Rosa Parks. La nigra loĝantaro estis instigita por formi veturkomunumojn por uzi taksiojn aŭ piediri. La partopreneco atingis preskaŭ 100 %, tiel pruviĝis, ke la nigra loĝantaro tute apogas la proteston.

Samtempe kunvenis 50 aktivistoj de la nigra movado – inter ili eĉ Martin Luther King – por priparoli la kampanjon je la proceso. Post kiam oni kondamnis Rosa-n Parks, la bojkoto disvastiĝis kaj d-ro King engaĝiĝis al la organizo per siaj spertoj en la realigo de la paca kontraŭrezista agado. Oni fondis la unuiĝon "Montgomery Improvement Association" kaj King iĝis ties prezidanto. Vespere de la 5-a de decembro li parolis antaŭ 7.000 aŭskultantoj en la „Holt Street Baptist Church” (Baptista Kirko de Arbusta Strato), kie li anoncis la pludaŭrigon de la bojkoto. La postuloj estis: respekta traktado, egalaj rajtoj por ĉiu pasaĝero kaj dungo de nigraj busostiristoj.

Krom la veturkomunumoj, la nigraj taksiaj entreprenoj havis gravan rolon, ili veturigis la bojkotantojn je 10 cendoj. Tiun agon finigis la polico per ordono, kiu enkondukis la minimuman, devigan veturprezon de 45 cendoj. Post tio, formis ĉ. 300 aŭtostirantoj aŭto-unuiĝon kaj organizis proprajn "haltejojn", ĉe kiuj ili prezentis siajn veturservojn. La agon apogis donacoj el la tuta lando.

Dum paso de la tempo, la blankaj kontraŭantoj provis perturbi, fini, rompi la bojkoton kaj la kontraŭreziston per falsaj anoncoj, arbitraj deklaroj aŭ publika perforto. La sukcesa bojkoto metis la urbon de Montgomery sub ekonomian premon kaj la urbo devis draste altigi la veturprezojn. La urba administracio pro tio atingis malkontraktadon de asekuron de tiuj aŭtostirantoj, kiuj partoprenis en la veturkomunumoj. Kontraŭ tio, la aktivistoj organizis la transprenon de polisoj (asekura atestilo) fare de asekurkompanio Lloyds en Londono. Ĉiam denove okazis arestoj kaj oni eĉ monpunis Martin Luther King je 500 $, ĉar li agis kontraŭ la kontraŭ-bojkota leĝo.

Ĉar cedo de la urbo ne montriĝis, lanĉis la civita movado plendon kontraŭ praktiko de apartigo. La federacia juĝejo decidis la 4-an de junio en 1956, ke la politiko de la rasapartigo ne estas laŭkonstitucia. La advokatoj de la urbo tuj pliplendis tion ĉe la Supera Tribunalo. Tiutempe la bojkoto kaj la apartigo daŭris plu.

Tiam okazis, ke la domo de la blanka pastro Honorinda Robert Graetz estis celo de bombatako, sed neniu vundiĝis, ĉar la tuta familio forestis. La urbestro eluzis la aferon por fortigi la subpremon de la nigruloj kaj klarigis, ke la bojkoto povas daŭri por ĉiam.

La 13-an de novembro en 1956, la Supera Tribunalo deklaris kontraŭleĝa la rasapartigan praktikon en la busoj de Alabamo. La busbojkoto de Montgomeri’ estis unu el la decidaj venkoj, kiuj antaŭhelpis trarompon de la civita movado kaj famigis Martin Luther King tramonde.