Eldonejo Buske
El Vikipedio
(Alidirektita el Buske)
La lasta reviziita versio (montri ĉiujn) estis aprobita je 17 Mar. 2013.
ŝablonaj/bildaj ŝanĝoj atendas kontrolon.
Eldonejo Buske (germane: Helmut Buske Verlag GmbH) estas lingvistika eldonejo en Hamburgo, Germanio.
Enhavo |
Historio [redakti]
La eldonejo fondiĝis la 11-an de majo 1959 en Tübingen sub la nomo Helmut Buske Wissenschaftliche Buchhandlung Antiquariat Verlag kaj translokiĝis en 1962 al Hamburgo. Ekde 1992, ĝi estas filio de la eldonejo Felix Meiner Verlag. Nuntempe ĝi ofertas ĉirkaŭ 500 diversajn librojn en pli ol 50 lingvoj.
Eldonejo Buske kaj Esperanto [redakti]
Buske eldonis ĝis nun 3 verkojn pri Esperanto:
- Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause, 1999
- Esperanto-Grammatik de Dirk Willkommen, 2001
- Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto de Erich-Dieter Krause, 2007
La reputacio de la eldonejo [redakti]
Lige kun la publikigo de verkoj pri Esperanto, la eldonejo estas tre ofte nomata "renoma" (vidu [1]). Tamen ekster Esperantujo la eldonejo estas konsiderata faka eldonejo tre specifa pri lingvistiko, kaj ekster fakuloj pri lingvistiko ne estas eksterordinare konata.

