Bussigny-près-Lausanne

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bussigny
Bussigny-près-Lausanne
Blazono de Bussigny-près-Lausanne
Blazono de Bussigny-près-Lausanne
Blazono de Bussigny-près-Lausanne
Protestminareto en Bussigny-près-Lausanne
Protestminareto en Bussigny-près-Lausanne
Protestminareto en Bussigny-près-Lausanne
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Vaŭdo
Distrikto Okcidento Laŭzana
Koordinatoj  46° 33′ 4″ N 6° 33′ 13″ O / 46.55111 °N, 6.55361 °O / 46.55111; 6.55361 (mapo)Koordinatoj: 46° 33′ 4″ N 6° 33′ 13″ O / 46.55111 °N, 6.55361 °O / 46.55111; 6.55361 (mapo)
Nombro de loĝantoj 8104
Areo 4,82 km²
Alteco 415 m super marnivelo
Poŝtkodo 1681
Komunumkodo 5624
Mapo de Bussigny-près-Lausanne
Mapo de Bussigny-près-Lausanne
Situa mapo de Bussigny-près-Lausanne
vdr

Bussigny-près-Lausanne (en Esperanto ankaŭ Bussigny ĉe Laŭzano) estas komunumo en la distrikto Okcidento Laŭzana en Kantono Vaŭdo, Svislando. Ĝi havis 8014 loĝantojn je la 31-a de decembro 2012.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bussigny-près-Lausanne situas proksimume 8 kilometrojn okcidentnordokcidente de la kantonĉefurbo Laŭzano en la valo de la rivereto Venoge en la Vaŭda Mezlando, proksimume 5 kilometrojn norde de la Lago Lemano. [1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 4,82 km², de kiuj 17,0% estas kovritaj de arbaro, 33,2% servas por agrikulturo kaj 48,1% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bussigny-près-Lausanne limas en nordo al Vufflens-la-Ville, en nordoriento al Villars-Sainte-Croix, en oriento al Crissier, en sudo al Ecublens, en sudokcidento al Echandens, en okcidento al Bremblens, kaj en nordokcidento al Aclens.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Bussigny-près-Lausanne pasas la kantona ĉefvojo n-ro 137 de Ecublens al Arclens. En nordoriento de la komunumo situas la vojnodo de la svisa aŭtovojo A1 kun la svisa aŭtovojo A9. La aŭtovojalveturejo Lausanne-Crissier situas ĉe la sudorienta komunumlimo. Krome al la komunumo kondukas konektaj ĉefvojoj al la kantona ĉefvojo n-ro 9. Pere de la stacidomo de la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Laŭzano al Ĝenevo kaj lokaj buslinioj la komunumo estas bone konektita al la publika transportreto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bussigny-près-Lausanne datiĝas el la jaro 1358 kiel Bussignye. En Bussigny estis trovita ora kolĉeno el la La-Tène-epoko. Dum mezepoko la Senjorujo Bussigny, kiu estis dividita al pluraj etaj feŭdoj, apartenis al la episkopo de Laŭzano. Dum la berna regado de 1536 ĝis la Helveta Revolucio la komunumo apartenis al la Voktejo Laŭzano. De 1798 ĝis la administra reformo de 2006, kiu efektiviĝis la 1-a de januaro 2008 la komunumo apartenis al la Distrikto Laŭzano, kaj ek de tiam ĝi formas parton de la Nova Distrikto Okcidento Laŭzana. Ĝis 1959 la komunumo cetere nomiĝis Bussigny-sur-Morges.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]