Bussy FR

El Vikipedio, la libera enciklopedio
- La mallongigo FR en Bussy FR staras por la svisa Kantono Friburgo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Bussy.

Bussy
Blazono de Bussy
Blazono de Bussy
Blazono de Bussy
former municipality of Switzerland • vilaĝokvartalo
Kantono Friburgo
Distrikto Brojo
Koordinatoj  46° 50′ 5″ N 6° 53′ 18″ O / 46.83472 °N, 6.88833 °O / 46.83472; 6.88833 (mapo)Koordinatoj: 46° 50′ 5″ N 6° 53′ 18″ O / 46.83472 °N, 6.88833 °O / 46.83472; 6.88833 (mapo)
Nombro de loĝantoj 374
Areo 3,60 km²
Alteco 468 m super marnivelo
Poŝtkodo 1541
Komunumkodo 2004
Mapo de Bussy
Mapo de Bussy
Mapo de Bussy
vdr

Bussy estas urbo kaj komunumo en la distrikto Brojo en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 374 loĝantojn je la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Bussy situas en eksklavo Estavayer de Kantono Friburgo en la ebenaĵo de la rivero Brojo inter la urboj Estavayer-le-Lac kaj Payerne. Krom la vilaĝo Bussy al la komunumo apartenas la setlejoj La Rochette kaj Les Palets.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,60 km², de kiuj 5,5% estas kovritaj de arbaro, 81,5% servas por agrikulturo kaj 12,2% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Bussy limas en nordo al Vernay, en nordoriento al Morens, en sudoriento al Payerne, en sudo al Cugy, en sudokcidento al Les Montets, kaj en okcidento al Sévaz.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la komunumo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 150 de Payerne al Estavayer-le-Lac. La plej proksima alveturejojal la svisa aŭtovojo A1 situas 1 kilometron sudokcidente apud Estavayer-le-Lac kaj oriente rekte apud la komunumlimo en Payerne. Per buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Estavayer-le-Lac al Payerne la komunumo estas konektita al la publika transportreto. Parto de la armea flughaveno de Payerne situas sur la komunuma teritorio.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Bussy datiĝas el la jaro 1142 kiel Bussey. Dum mezepoko Bussy estis Senjorujo, kiu apartenis al la Senjoroj de Stäffis. En la jaro 1475 kaj 1476 la urbo Friburgo akiris du trionojn de la senjorujo. En la jaro 1655 la urbo Friburgo koncedis la jurisdikcion kun escepto de la terenordo al Philipp von Stäffis. La alian trionon de la senjorujo akiris en la jaro 1682 Urs Sury de Soloturno kaj en la jaro 1754 Georges-Antoine de Vevey. Ek de la jaro 1536 Bussy apartenis al la Voktejo Estavayer, kies historian sorton ĝi dividis, fariĝante en la jaro 1848 parto de la distrikto Brojo. En la jaro 1769 inscendio detruis grandan parton de la vilaĝo.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

  • Aliaj lokoj kun la nomo Bussy

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]