Buster Bailey

El Vikipedio, la libera enciklopedio
John Kirby kaj Buster Bailey, Vaŝingtono, proks. majon de 1946.
Foto de William P. Gottlieb.

William C. „Buster“ Bailey (* 19-an de julio 1902 en Memphis (Tenesio); † 12-an de aprilo 1967 en Novjorko) estis usona ĵaz-klarnetisto kaj saksofonisto de antikva ĵazo kaj de svingo.

Vivo kaj verkado

Bailey komencis ludi klarneton en la aĝo de dek tri jaroj kaj ricevis sian edukadon pri ĉi tiu instrumento de Franz Schoepp el la ĉikaga simfoniorkestro, kiu antaŭe ankaŭ instruis Benion Goodman. Li aliĝis jam en la aĝo de 15 jaroj al la orkestro de W.C. Handy. Post du jaroj da koncertvojaĝado kun Handy Bailey forlasis la ensemblon en 1919 je Ĉikago: Post la vojaĝo mi venis hejmen kaj faris el Memphis bolantan ĵaz-ĉefurbon, raportis Bailey en siaj memoroj.[1]

En la jaro 1919 Bailey fariĝis membro de la orkestro de Erskine Tate, restis ĝis 1923 ĉe Tate kaj ludis poste ĉe Joe „King“ Oliver. Kiel membro de la King Oliver’s Creole Jazz Band Bailey tiutempe konatiĝis kun Louis Armstrong, kiu samtempe laboris en la bando. En la jaro 1924 Armstrong forlasis King Oliver’s Jazz Band, por ludi en la orkestro de Fletcher Henderson en Novjorko. Post monato Armstrong instigis Bustron Bailey, sekvi lin en la bandon de Henderson. Tial Bailey iris al Novjorko. Ekde 1924 ĝis 1927 daŭris la unua grava fazo de sia kariero ĉe Henderson; post sia eksiĝo li iris kun Noble Sissle en 1929 kaj 1931 al Eŭropo. Post prezentadoj kun Edgar Hayes kaj denove ĉe King Oliver li laboris en la 1930-aj jaroj denove mallonge ĉe Fletcher Henderson kaj estis krome dezirata gastmuzikisto en bandoj de [Perry Bradford, Lucky Millinder, Carroll Dickerson kaj aliaj, surdiskigis grandan nombron da titoloj kaj ludis je tio kaj klarneton kaj foje ankaŭ sopransaksofonon.

Fine de la jaro 1934 Bailey fariĝis membro de la bando de Stuff Smith, la posta bando de John Kirby, la Onyx Club Boys. La sesopo de la basisto, nomata ankaŭ The Biggest Little Band in the Land (la plej granda malgranda bando de la lando), estis pioniro sur la kampo de ĵazbandetoj, kiuj estis populariĝontaj en la 1950-aj jaroj; specialaĵo de ĝia sono estis la adaptado de klasikaj eŭropaj komponaĵoj (Anitra's dance, la Serenade de Schubert, impromptuoj, nokturnoj kaj la titolo Lucia di Lammermoor). Bailey restis en la bando de Kirby ĝis 1946, surdiskigis tamen samtempe kun aliaj muzikistoj. En 1934 kaj 1935 Bailey ludis ankaŭ kun la Mills Blue Rhythm Band kaj estis en 1937 kunsido-muzikisto de la bando de Midge Williams. Krome li surdiskigis je propra nomo kiel Buster Bailey and His Rhythm Busters.

En 1946, post sia eksiĝo je Kirby, Buster Bailey havis mallongtempe propran ensemblon. En 1947 li iris al Wilbur de Paris kaj prezentis kun li ĝis 1949. En la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj li laboris kiel demandata studiomuzikisto, krome kiel gastmuzikisto ĉe Eddie Condon, Wild Bill Davison, Big Chief Russell Moore (1952/53), krome kun Henry „Red“ Allen. Kun Allen li prezentis en 1959 kaj 1960 dum la Newport Jazz Festival. Bailey estis membro de la ensemblo Saints And Sinners (1963/64); en la jaro 1965 li reaktivis la kunlaboron kun sia malnova amiko Armstrong kaj membriĝis en la ĉiustelularo de Louis Armstrong. Bailey prezentis je sennombraj festivaloj, ludis ankaŭ en simfoniorkestroj, ekz. En la teatroversio de Porgy and Bess kaj je filmmuziko, ekz. por la filmo Splendor in the Gras de Elia Kazan, kaj foje kunlaboris kun Leonard Bernstein (1956/1964).

Buster Bailey mortis aprilon de 1967 pro korinfarkto. Tiuempe li loĝis en Broklino, Novjorko.

Muziko

Lia klarnetludo estis influita de klanetistoj de la novorleana ĵazo kiel Jimmie Noone, Bailey tamen pluevoluigis ĝin. Bailey estis grava transkondukanto inter la tradicia novorleana ludmaniero kaj la stilo de iu Benny Goodman, kiu transprenis multajn elementojn el la ludmaniero de Bailey. Li validas kiel unu el la plej gravaj pli malnovaj svingoklarnetistoj, kies influo etendiĝis ĝis en la malfruaj 1930-aj jaroj. Goodman kaj ankaŭ Coleman Hawkins admiris la imponan teknikan brilecon de la klarnetisto. Lia alte melodia, lerta ludo – neintermiksebla pro tute apartaj burleskaj figuroj – ĉiam restis en rilato kun bluso. Bud Freeman diris pri Bailey: Li estis perfekta klarnetisto kaj certe apartenis al la vere grandaj.[1]

Al siaj plej gravaj titoloj apartenas de Fletcher Henderson Fidgety Feet (1927) kaj Stealin' Apples (1936), de Bessie Smith Young Woman Blues (1929), de Henry Allen Rug Cutter's Swing (1934), de Teddy Wilson Warming Up kaj Blues in C Sharp Minor (1936), de Lionel Hampton Rhythm Rhythm (1937), de John Kirby I May Be Wrong (1938) kaj je propra nomo la titolo Shanghei Shuffle (1934). Bailey krome surdiskigis kun Chu Berry, Benny Carter, Clarence Williams kaj Willie „The Lion“ Smith samkiel kun Red Onion Jazz Babies (1924). Li ankaŭ akompanis la kantistinojn Ethel Waters, Ma Rainey, Mildred Bailey, Ida Cox kaj Billie Holiday je iliaj surdiskigoj.

Filmprezentadoj

Buster Bailey prezentis dumpase de sia kariero en tri filmoj: La unua estis filmo titole That's the Spirit (1933), en kiu li ludas sin mem. Sian duan prezentadon Bailey havis en televidprogramo el 1961 titole The DuPont Show of the Week en epizodo "America's Music - Chicago and All That Jazz". Lia lasta prezentado estis ĉeflanke de Louis Armstrong en When the Boys Meet the Girls (1965), denove kiel muzikisto.

Eksteraj ligiloj

Literaturo

Referencoj

  1. 1,0 1,1 Kunzler, Martin: Jazzlexikon. Reinbek, Rowohlt, 1993, S. 64