Buster Williams

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Buster Williams (Charles Anthony Williams la pli juna, naskiĝis la 17-an de aprilo 1942 en Camden en Nov-Ĵerzejo) estas usona kontrabasisto de ĵazo.

Vivo kaj verkado

Williams ricevis instruon pri kontrabasa kaj frapinstrumentara ludo de sia patro. En1959 li eniris la bandon de Jimmy Heath (kun Sam Dockery kaj Specs Wright) kaj laboris de 1960 ĝis 1961 kun Gene Ammons kaj Sonny Stitt. Poste li sekvis kursojn pri kompozicio, harmoniscienco kaj muzikteorio ĉe Muzikaltlernejo Combs en Filadelfio kaj akompanis post prezentadoj kun la Triopo Gerald Price la kantistinojn Dakota Staton (1961-62), Betty Carter (1962-63), Sarah Vaughan (1963) kaj Nancy Wilson (1964-68), kun kiu li iris al Los-Anĝeleso. Tie li surdiskigis kun la bando Jazz Crusaders kaj Miles Davis kaj verkis kun Kenny Durham kaj Kvinopo Bobby Hutcherson/Harold Land.

Post reveno al Novjorko en 1969 li membriĝis en la bando de Herbie Hancock kaj kunverkis ĝis 1972 ĉiujn iliajn sonregistraĵojn. Krom tio li laboris kun Art Blakey, Herbie Mann, Mary Lou Williams kaj la ensemblo de Eddie Henderson. En la sekvaj jaroj li verkis aron da albumoj kiel bandestro kaj en 1980 li estis nomumita pro sia kunverkado je la albumo Love For Sale (kun Hank Jones kaj Tony Williams) por Grammy. Kun Ron Carter kaj la Londona Simfoni-Orkestro li surbendigis la filmmuzikon por Le Choix des armes.

Komence de la 1980-aj jaroj li muzikis kun Herbie Hancock, Tony Williams kaj Wynton Marsalis samkiel ĝis 1995 triope kun Hancock kaj Al Foster. En 1989 li publikigis albumon kun propraj komponaĵoj (Something More), kiun kunverkis Hancock, Foster, trumpetisto Shunzo Ono samkiel Wayne Shorter. En 1991 li ricevis mendon por komponado de verko por ĵazkvinopo, arĉorkestro kaj ĥoro.

Poste li estis membro de la kvaropo Sphere kun Kenny Barron, Ben Riley kaj Charlie Rouse, fondis propran kvinopon (Something More), kun kiu li koncertvojaĝis tra Eŭropo, Japanujo kaj Aŭstralio kaj partoprenis la Moskvan Ĵazfestivalon, kaj eniris la ensemblon "The Timeless Allstars" kun Cedar Walton, Billy Higgins, Curtis Fuller, Harold Land kaj Bobby Hutcherson.

Diskoj

  • Pinnacle kun Sonny Fortune, Guilherme Franco, Onaje Allan Gumbs, Billy Hart, Suzanne Klewan, Woody Shaw, Earl Turbinton, 1975
  • Crystal Reflections kun Roy Ayers, Kenny Barron, Billy Hart, Nobu Horushiyama, Suzanne Klewan, Jimmy Rowles, 1976
  • Tokudo kun Kenny Barron, Ben Riley, 1978
  • Heartbeat kun Kenny Barron, Gayle Dixon, Pat Dixon, Billy Hart, Suzanne Klewan, Ben Riley, 1978
  • Dreams Come True kun Kenny Barron, John Blake, Lloyd Carter, Hank Crawford, Akua Dixon, Gayle Dixon, Eddie Drennon, Carl Ector Terri Gonzalez, Onaje Allan Gumbs, Billy Hart, Eddie Henderson, Nobu Horushiyama, Clarissa Howell, Curtis Rance King, Ulysses Kirksey, Hubert Laws, Ronald Lipscomb, Ben Riley, Melvin Roundtree, Darryl Tookes, 1978
  • Something More kun Al Foster, Herbie Hancock, Shunzo Ohno, Wayne Shorter, 1989
  • Piano Man kun Billy Higgins, Hilton Ruiz, 1994
  • Somewhere Along the Way kun Gary Bartz, Stefon Harris, Carlos McKinney, Lenny White, 1998
  • Lost in a Memory kun Stefon Harris, Geri Allen, Lenny White, 1999
  • Houdini kun Geri Allen, Lenny White, 2001
  • Joined at the Hip kun Steve Wilson, Ali Muhammed Jackson, Carlos McKinney, 2002
  • Griot Liberte kun George Colligan, Stefon Harris, Lenny White, 2004

Eksteraj ligiloj