Butastur
El Vikipedio
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Blankokula buteo, en Naturrezervejo Kawal, Barato
|
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
Butastur estas genro de rabobirdoj de la familio de Akcipitredoj.
Ĝi enhavas la jenajn speciojn:[1]
- Ruĝecflugila buteo (Butastur liventer)
- Akrida buteo (Butastur rufipennis)
- Blankokula buteo (Butastur teesa)
- Grizvanga buteo (Butastur indicus)
La nomo Butastur estas uzata por indiki ke ĝi estas inter la buteoj de la genro Buteo kaj Astur, kiu estas malnova nomo por paserakcipitroj. Studoj laŭ molekula filogenio sugestas, ke la genro estas frata grupo de Buteonenoj.[2]
[redakti] Referencoj
- ↑ ITIS Report: Butastur. Integrated Taxonomic Information System. Elŝutita 18a Majo 2010. “forigota ŝablono”
- ↑ Lerner, HRL; Matthew C. Klaver, David P. Mindell (2008). "Molecular Phylogenetics of the Buteonine Birds of Prey (Accipitridae)". The Auk 125 (2): 304–315.
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |