Butembo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Butembo estas grandurbo kaj diocezo (ekde 1989) en Demokratia Respubliko Kongo (eksa Zairio).

Ĉefstrato de Butembo

Bazaj informoj

Geografio

Butembo situas sur montaro en la nordorienta parto de la lando. Ekvatoro troviĝas 20, Goma 204 (voje 280), Bukavu 299, Lubumbashi 1330, Kinŝaso 1631 km.

Historio

Ĝis la enlanda milito Butembo estis grava komerca centro kun granda merkato. En 2008 tragika tumulto okazis pro futbala matĉo, tial 13 homoj mortis kaj 36 vundiĝis. La urbo estas grava bazo de la armeo.

Ekonomio

En la ĉirkaŭaĵo oni kultivas teojn kaj kafojn.

Trafiko

Butembo havas malgrandan flughavenon. Ĉefvojoj kuras al Goma kaj Bunia. Estas ankaŭ malpli grava vojo okcidenten.

Klimato

En Butembo la averaĝa temperaturo varias inter 21 kaj 23 °C. La plej granda varmo estas enfebruaro, en oktobro la temperaturo estas la plej malvarma. Jare pluvas po 1163 mm. La pluvo kulminas en aprilo kaj malkulminas en januaro kaj julio.

Vidindaĵoj

Fontoj