Blankavosta buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteo albicaudatus)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankavosta buteo
Blankavosta buteo, plenkreskulo ĉe Zoo Salvador, Ondina, Salvador, Bahia, Brazilo
Blankavosta buteo, plenkreskulo ĉe Zoo Salvador, Ondina, Salvador, Bahia, Brazilo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. albicaudatus
Buteo albicaudatus
(Vieillot, 1816)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Blankavosta buteo (Buteo albicaudatus) estas granda amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj. Tiu specio troviĝas en tropikaj aŭ subtropikaj medioj de Ameriko.

Aspekto[redakti | redakti fonton]

Averaĝe 53–58 cm longa kun enverguro de ĉirkaŭ 1.2 m,[1] la Blankavosta buteo estas granda kaj fortika buteo. Plenkreskulo estas griza supre (kun tre malhela kapo) kaj blanka sube kaj en pugo, kun svaga palgriza aŭ ruĝeca strieco. La mallonga vosto estas blanka kun mallarĝa nigra bendo ĉe la pinto kiu estas videbla dumfluge. Ruĝeca ŝultromakulo estas tre karaktera kiam la birdo sidas havante fermitajn flugilojn. La flugiloj estas malhelaj supre, mikse el griza ĉe la bazoj de la nigrecaj unuarangaj flugilplumoj. La subflugiloj estas blankecaj, kun nedistinga bruneca strieco en subflugilaj kovriloj kio etendas al flankoj kaj femuroj. La irisoj estas helbrunaj (avelkoloraj), la vaksaĵo estas helverda, la beko estas nigra kun kornokolora bazo, kaj la piedoj estas flavaj kun nigraj kalkanumoj.[2]

Nematuruloj estas iome pli malhelaj ol plenkreskuloj; ili povas ŝajni preskaŭ nigraj je svaga lumo, ĉefe individuoj kiuj havas malmulte blankan sube. La flugilkovriloj estas tre punktecaj blankanigraj; la ruĝeca ŝultromakulo forestas ĉe pli junaj birdoj. La vosto ŝanĝas el bruna kun kelkaj malhelaj strioj al grizeca kun svaga malhela bendo kiam la birdoj alproksimiĝas al matureco. La nudaj partoj estas kolore multe kiel ĉe plenkreskuloj.[2]

Ties alvoko estas altatona babilaĉo ke ke ke..., kun kuntinta kvalito kiu similas iome al meko de kapro aŭ al alvoko de Ridmevo.[2]

La Blankavosta buteo estas malfacile konfuzebla kun iu ajn alia birdo, escepte en la vintro de Suda Hemisfero, ĉar junaj birdoj estas foje misidentigitaj por migrantaj individuoj de Varia buteo.[2]

Subspecioj[redakti | redakti fonton]

Oni konas tri subspeciojn:[2]

Intermeza laŭ grando kaj koloro. Ne estas malhela morfo.
Malgranda kaj pala. Malhela morfo estas tute cindrogriza, escepte pro vosto kaj subflugilaj kovriloj; foje etende markate ruĝeca en subaj partoj. Malhelmorfaj nematuruloj estas foje tute nigraj, escepte pro vosto.
Granda kaj malhela; gorĝo kutime nigra (escepte en okcidenta Argentino). La malhela morfo ŝajnas nigreca supre, nigrecbruna sube.

Distribuado kaj ekologio[redakti | redakti fonton]

Plenkreskulo de B. a. hypospodius ĉe Nacia Naturrifuĝejo Laguna Atascosa, Teksaso, Usono

La Blankavosta buteo povas troviĝi ie ajn el marborda Teksaso kaj valo de Rio Grande[3] al centra Argentino same kiel ĉe multaj insuloj de Karibio, kvankam ĉefe ĉe la sudaj insuloj. Por habitato ili preferas malfermajn aŭ duonmalfermajn regionojn ĝis ĉ. 600 m super marnivelo, kun kelkaj arboj kiuj malhelpas iome ties flugon. Ĝi ne estas migranta birdo, kvankam kelkaj populacioj povas fari regionajn movojn kiam manĝo malabundas. Ĝi emas ripozi sur arbustoj, arboj, telefonfostoj aŭ eĉ stari supergrunde, same kiel ŝvebi. Ĝenerale, ili preferas aridajn habitatojn kaj rare loĝas en tre pluvaj lokoj.[2]

Kvankam ĝi malaperas el netaŭgaj lokoj post habitata fragmentado, ĝi havas ampleksan teritorion kaj ne estas konsiderata tutmonde minacata specio fare de IUCN.[4]

Ties preferata ĉastekniko estas ŝvebado kaj flugohalto por observi ĉirkaŭajn signojn de eventuala predo, kaj glitadi al alia loko kiam oni neniom trovas. La dieto de la Blankavosta buteo varias laŭ ties medio. Kunikloj formas la majoritaton de la dieto de tiu buteo en suda Teksaso, dum lacertoj 30 cm longaj kaj plie estas la preferata predo en Nederlandaj Antiloj. Aliaj animaloj kiaj la sigmodonoj, serpentoj, ranoj, artropodoj (ĉefe akridoj, cikadoj kaj skaraboj), kaj malgrandaj birdoj kiaj paserinojkoturnoj estas manĝataj same; ili predas kokojn kiam ne estas alia manĝotipo disponebla. En malferma cerado de Brazilo, miksitaj kunmanĝantaroj reagas al la apero de Blankavosta buteo kun multe pli da alarmo ol se ili vidas alian dediĉatan predanton de birdoj kiaj la Plumbofalko.[5] La Blankavosta buteo manĝas ankaŭ kadavraĵojn kaj ariĝas kun aliaj birdoj ĉe incendioj por kapti malgrandajn animalojn ĉe la flamoj.[6]

Reproduktantaj paroj de Blankavosta buteo konstruas nestojn el freŝe rompitaj bastoneteroj, ofte el dornaj plantoj, ĉirkaŭ 1.5–5 m aŭ plie supergrunde en pinto de arbo aŭ jukao, preferinde kreskanta sur alta loko por havi pli bonan videblon el la nesto. La nesta interno estas kuzeneca el pli sekaj herboj kaj aliaj fajnaj materialoj; ankaŭ verdaj bastoneteroj el meskito aŭ aliaj aromaj plantoj estas ofte metitaj en la nesto, eble por forpeli parazitojn. Kiel ĉe multaj Akcipitredoj, la Blankavosta buteo ne emas abandoni nestolokon, kaj nestoj rekonstruitaj ĉiujare povas atingi grandojn de 1 m. La ovoj estas blankaj, ofte helmakuletecaj brune aŭ lavendokolore; la ino demetas el 1 al 3 (plej ofte 2) ĉiun ovodemetadon. Kiam oni alproksimiĝas al nesto, plenkreskulo ekflugas kaj observas la entrudulon el supre, malkiel rilataj buteoj, kiuj kutime atendas multe plie por ekflugi kaj nur poste lanĉas atakon.[2]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. eNature (2007)
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 2,4 2,5 2,6 HCT (2008)
  3. 3,0 3,1 White-tailed Hawk. The Birds of North America Online. Cornell Laboratory of Ornithology. Alirita 2009-01-06.
  4. Faria et al. (2006), BLI (2008)
  5. Ragusa-Netto (2000)
  6. eNature (2007), HCT (2008)

Referencoj[redakti | redakti fonton]