Blankagorĝa buteo
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
|
|
||||||||||||||
| Buteo albigula (Philippi, 1899) |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
La Blankagorĝa buteo, Buteo albigula, estas amerika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.
La Blankagorĝa buteo estas malgranda membro de la genro Buteo, nome 42 al 45 cm longa. Ĝi loĝas en Andoj de Sudameriko kaj subaj teritorioj al la marbordoj de la regiono O'Higgins de Ĉilio, preferante arbarajn areojn. Ĝi estas proksime rilata al pli amplekse distribuata Mallongvosta buteo kaj estis iam konsiderata samspecifa kun ĝi.
La Blankagorĝa buteo diferencas je tio ke ĝi havas pli longan voston kaj ne havas malhelan morfon. Ĝi montras ankaŭ plumardiferencojn kiaj malhelbrunaj strioj en brusto kaj ventro, kiuj ne atingas la blankan gorĝon kiu nomigas la specion, kaj nigreca vosto kun apenaŭ videblaj malhelaj zonoj. La vizaĝo estas preskaŭ nigreca. La supraj partoj estas nigrecaj al malhelbrunaj. La beko estas nigreca kun flavaj vaksaĵoj. Ankaŭ la kruroj estas flavaj.
[redakti] Referencoj
- BirdLife International (2004). Buteo albigula. 2006 Ruĝa listo de minacataj specioj de IUCN. IUCN 2006. Elŝutita je 11a Majo 2006. Kriterioj kial ĝi estas Malplej Zorgiga.
[redakti] Eksteraj ligoj
|
||||||||||||||||||
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |