Arĉera buteo

El Vikipedio
(Alidirektita el Buteo archeri)
Saltu al: navigado, serĉo
Vikipedio:Kiel legi la taksonomionKiel legi la taksonomion
Arĉera buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. archeri
Dunomo
Buteo archeri
(WL Sclater, 1918)
Konserva statuso
Status iucn3.1 LC eo.svg
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

La Arĉera buteo (Buteo archeri) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

La taksonomio de tiu specio estas konfuza, kaj kelkaj taksonomiistoj konsideras tiun specion, kun la Ŝakalbuteo kaj la Aŭgurbuteo kiel la sama superspecio. Multaj taksonomiistoj konsideras ilin distingaj, ĉar havas diferencajn alvokojn, diferencajn hejmajn teritoriojn kaj iomajn variaĵojn laŭ plumaro. Tiu estas specio de montoj, kaj apudaj savanoj kaj herbejoj. Ĝi estas specio de loĝantaj birdoj kaj nemigrantaj tra sia teritorio. Ĝi troviĝas kutime en norda Somalio.

Ĝi estas 50–55 cm longa. Plenkreskulo de Arĉera buteo havas rimarkindan plumaron. Ĝi estas malhelbruna supre kun malhela vosto. Ĝi havas helbrunajn subajn partojn, kaj ruĝecajn plumojn supre. Ĝi havas blankan gorĝon kun nigra strieco.

Junuloj estas palruĝecaj al blankaj sube kun disa strieco en supra brusto.

La dieto de la Arĉera buteo estas ĉefe malgrandaj grundomamuloj, sed ili povas manĝi ankaŭ serpentojn, lacertojn, malgrandajn grundobirdojn, insektojn kaj kadavraĵojn. Tipe tiu rabobirdo falas sur sia predo el ripozejo aŭ flugohalto.

[redakti] Referencoj

[redakti] Eksteraj ligoj

Haliaeetus leucocephalus LC0198.jpg Rilataj artikoloj troviĝas en
Portalo pri Birdoj
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj