Ruĝnuka buteo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Buteo auguralis)
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝnuka buteo
Ruĝnuka buteo
Ruĝnuka buteo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio: Akcipitredoj Accipitridae
Genro: Buteo
Specio: B. auguralis
Buteo auguralis
(Salvadori, 1865)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La Ruĝnuka buteo (Buteo auguralis) estas afrika rabobirdo de la familio de Akcipitredoj, kiu inkludas ankaŭ aglojn kaj vulturojn. Kiel membro de la genro Buteo, ĝi ne estas akcipitro spite komunaj nomoj en kelkaj lingvoj.

Ĝi formas superspecion kun la B. augur, kvankam ambaŭ taksonoj estis iam konsiderataj samspeciaj kune kun B. archeri.

Ĝi troviĝas en centra subsahara Afriko suden ĝis Angolo kaj nome en Benino, Burkino, Kameruno, Centrafrika Respubliko, Ĉado, Respubliko Kongo, Demokratia Respubliko Kongo, Eburbordo, Ekvatora Gvineo, Etiopio, Gabono, Gambio, Ganao, Gvineo, Liberio, Malio, Maŭritanio, Niĝero, Niĝerio, Senegalio, Sieraleono, Sudano, Togolando, kaj Ugando.

Bildstein kaj Zalles (2005) karakterigas tiun specion kiel parta migranto, sed ŝajnas ke almenaŭ la nordaj populacioj estas tute migrantaj. En Okcidenta Afriko kaj Etiopio, ĝi estas interafrika migranto, kiu moviĝas el arbara savano norda dum la humida sezono (Majo al Junio) al arbarbordoj suden en la seka sezono (Oktobro al Novembro) por reproduktiĝi (Borrow kaj Demey 2001, Ash kaj Atkins 2009).

Ĝi manĝas malgrandajn animalojn, inklude insektojn, reptiliojn kaj mamulojn. Gvatas el ripozejo aŭ ŝvebado, plonĝas surgrunden por persekutado de predoj.

Preferas arbarbordojn kaj arbarklarejojn, inklude kaj unuarangajn kaj duarangajn arbarojn. Ankaŭ ĉe kultivejoj. Forestas el grandaj areoj de pluvarbaroj de malaltaj teroj. Ĝi kutime vivas sola.

Supraj partoj estas malhelbrunaj, sed pli helbruna al ruĝecbruna en krono, subvangoj kaj nuko, kio nomigas la specion. La beko estas griza, dum vaksaĵoj, irisoj kaj kruroj estas flavecaj. La subaj partoj estas blankaj kun malhelbruna makuleteco en ventro kaj flankoj. Dumfluge videblas en subflugiloj super blanka fono malhela bordo kaj interna strio.

Referencoj[redakti | redakti fonton]