Butonakordiono

El Vikipedio, la libera enciklopedio
120-basa Bugari Armando Butonakordiono

La butonakordeono, butonharmoniko distingiĝas de la pianoakordeono precipe per la klavaro en la diskanto. La nocio butonakordiono ampleksas samgrade la kromatan kiel ankaŭ la diatonan butonakordeonojn.

Ĉe butonakordiono aŭ butonharmonikoj la klavoj estas pli malvaste grupigitaj. Tial ili estas pli facile kaj virtuoze ludeblaj.

La butonakordiono ekzistas ekde plej simplaj versioj kun unu oktavo en la diskanto (kvin butonoj en unu vico) kaj du bastonoj ĝis solista versio kun tri oktavoj kaj 145 bastonoj. Simplaj butonakordionoj plejparte estas ŝanĝtonaj kaj diatonaj, tio signifas, je kunpremado kaj malprenado ekestas diferencaj tonoj.

Vidu ankaŭ